30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Kutter iĝis singarda: Viro atentu ke oni jen ne kaptu cin pro tiu

vendado de pornografio al lernejaj bubinoj !”

“Aĥ,” rediris li “la edzino de la dikulo ĝobadas ĉe ni en la kuirejo.

Mi iomete seksigratis kun ŝi, ŝi ja gustumegas min, kaj tiu dika

porko certe ekflaris la aferon. En la trinkuĵo lia akso ekfuriozis.”

“Ci ja estas granda amheroo, ĉu ? Ĉu ci havas fiksulinon ?”

“Jes, ŝi vivas en Nürnberg,” haste respondis Erwin.

“Kiel ŝi nomiĝas do” pafis la ‘ŝerifo’.

“Becker,” spontane elvenis la respondo. Erwin ne tiel facile lasis

kapti sin. Li ekpensis pri la nomo de ekspeda entrepreno ĉe kiu li

jam duan fojon mendis voluptopupon 1 , ĉar post kiam li ne

kapablis — pro ree malplena monujo — pagi por la remburse

sendita pakaĵo, interne de la postulataj tri tagoj, la ‘litkunulino’

returnen vojaĝis al Nürnberg. Nun, depost la lasta salajrotago,

kuŝadis en la ŝranko de Erwin, sekure konservataj en cigarkesteto,

kvindek Markoj por aĉeto de la denove mendita kunludantino.

Ĉiutage li kun sopiro atendis sian .

“Iam estis ĉe ni en la bovoklostro 2 unu al kiu okazis sama afero

pri la praulino. Tiu sterk-amaso de virino petolumas kun iu

minorulo, ĝuste kiam la edzo revenas hejmen. Tiu-ĉi ekkaptas

hakilon kaj martelas sur la kranion de la porkinbesto. La fremda

fikanto intervenas kaj savas la porkinon… La ĉiesulino for al la

malsanulejo. Imagu, kion la povra walado ricevis ? Kvar jarojn !...

Kiel povas esti ? Li sin mortrabotas en la minuĵo, dum tiu

piĉulino — ankaŭ estis infanoj — kirlas buteron kaj eĉ regalas

tiujn ulojn per la gipso kiun ŝia edzo hejmen trenas.”

“Dependas ĉiam de la cirkonstancoj,” klarigas la deĵoristo.

“Estis ĝuste la samaj cirkonstancoj kiel ĉe mi, ĉar mi ja scias, la

viro kuŝadis ĉe mi en la budo, post kiam li forlasis la fortepianon,

rakontis ĉion al mi … Homo, por mi absolvon kaj por li kvar

jarojn ! La germanaj juĝistoj ne tikas ĝuste, iomete oni ja devus

pensi ankaŭ pri la honoro de tia kokrita edzulo.”

“Ĉu ci trinkos tason da kafo kun mi ?” demandis la policano

kompateme.

“Jes, jes, tiun mi nun certe bezonas,” Erwin estis entuziasma. Oni

devas esti malfalsa virulo, tiam oni restas en bonaĵoj kun la

polanoj… iomete kvikadi pri justeco kaj maljusteco, estas ties fak-

178

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!