30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.21 La Tranĉilheroo

Fanfaronema drinkemulo estas arestita pro interbatalo

kaj provizore enkarcerigita.

Erwin Kutter estis dorminta sur la tabulkuŝejo en ĉelo de la

distrikta policoficejo. Nun — nelonge antaŭ deĵorŝanĝo de la

gardo — li petis al la gardisto, kiu sidis antaŭ sia skribotablo:

“Ŝerifo, malŝlosu, mi estas sobra. Ni povus ankoraŭ iome maĉumi.

mi distros cin; ci ja krevas pro enuo.”

La ‘ŝerifo’ ekstaris, aliris la ĉelpordon kaj malŝlosis.

“Viro,” diris Erwin, “ĉu mi mortpikis la dikulon ? Estis sindefenda

neceso, ŝerifo, vere … Fonu al la malsanulejo.”

“Jam farite. Tri kunkudroj… Bonŝance por ci.”

‘Ĉu bonŝance ?” interrompis Kutter la oficialulon, “Ba, bonŝance !

Estis lerto… Mi scias precize kiel oni devas labori per tranĉilo, ne

intencis murdi tiun dumban Sabitzki. Iam mi efektive mortpikis

homon… Mian edzinon en Parizo…” elpensis Erwin novan

raskazon. “Oni maldungis min el la Fremdula Legio, kaj mi eklaboris

en filmstudio. Nu, okazis ke iu stelineto enljubiĝis en

min…”

La “ŝerifo” ekridis.

“Ne kredas min, ĉu ?”

“Jesjes, tamen, rakontu plu !”

“Nu do, mi edzinigas ŝin kaj revenas iamfoje hejmen, pli frue ol

kutime, kaj jen ŝi sur svatoŝuoj kun kolego mia. Eltiris mi la

tranĉilon kaj ek al la etulino. Ve, sangegadis ŝi… La viron el la

fenestro kaj ankaŭ la knabino, kiu estis mia edzino, tombe

mortaj. Estis mi, en la momento de la ago, morale ne prirespondeca

pro amdoloro kaj tial — malkondamnita.”

“Jes, virulo, sed tiun-ĉi fojon ci tamen ne suferis tegmentodamaĝon,

aŭ ĉu jes ?”

“Estis klarege sindefendo… La dikulo estis strangolonta min; mi

jam vidis stelojn eklumi !”

“Pri kio temis do fakte ? “

177

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!