30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

scipovas kroĉeti, tiuj Gaskonanoj. Ne certas mi, ĉu ili enlitiĝas

kune kun la kokinoj, sed certa estas ke ili ne leviĝas kun tiuj, ne.

Post kiam ni estis rapidapaĉe trotintaj tra la kampoj, li kriis: halt!

kaj turnis sin tutkorpe por ĝui sian verkon. Bone. Antaŭ ni,

efektive, la grandega stako, sendube tiom alta kiom tri etaĝoj,

flamis kiel monstra torĉo, sur la hela kamparo. La stranga knabo,

manojn en la poŝoj, ŝajnis regali sin sufiĉe longe per tiu

spektaklo, kiu al mi prefere estus ĵetinta miedegon, al mi kiu

tiutempe havis la hepaton flava. Kaj tiam li diris, kvazaŭ parolante

al si mem: “Jes, estas tiele ke oni venĝas sin, kiam prezentas

sin la okazo. Des pli mave por la aliaj !”

Ankaŭ, kial ekzistas punlaborejoj por infanoj, kaj kiam mi devis

vivadi tie dum godoj ? Ĉar la patruno ne sukcesis dresi min ? Kaj

kio pruvas ke ŝi sciis kiumaniere fari ? Kial mi ne havas patron,

kiel la aliaj buboj ? Kiu diras ke tiu ne estus multe pli taŭge

edukinta min ? Ĉu ne estas bone sciate ke ne ekzistas pli dumba

io ol patrino por eduki sian ĉildon ?

Kun ili estas aŭ tute tio-ĉi aŭ tute tio alia: aŭ ili transdonas

nenion, aŭ ili transdonas ĉion; neniu mezvojo. Ili ribeligas onin,

aŭ ili trodorlotas. Ĉe mi estis la ribelo, sub tiom da maljustaĵoj, la

fajropikilo kaj la balailbastono. Ŝi diris, ke mi havas mavajn

instinktojn. Povas esti. Sed al kiu la kulpo ? Tutkaze ŝi ne devis

kakumi min ! Ĉu mi petis veni en la mondon ? Ĉu mi estas por io

en la naskiĝo ?”

Navernjak, respondis mi. Kaj tio kion ci diras, pri patrinoj kiuj ne

scipovas regi siajn damnitajn nervojn, kaj estas maljustaj tra tio

kaj ĉio, sub preteksto ke la malfeliĉa bubo havas nur la rajton enkasigi,

sen iam ion diri, mi iom scias ankaŭ mi. Estis preskaŭ

tiel, ke mi estis devonta leki la manon kiu teren batis min, kvazaŭ

kalbaĉon. Bone. Spite tion: esti venĝema kiel ci, estas serĉi

frutempan smjerton !

Fiku min ! li kriaĉis sovaĝe. Infano de la missorto ĝis la fino, do ?

Estu ! Sed tiam, li diris, grincante la dentojn kaj etendante

pugnon al la stako, kiu nun ŝajnis forglutonta la ĉielon per siaj

teruraj flamegoj, missorton al la aliaj ankaŭ ! Oni suferigis min,

des malpli bone, estu okulon por okulo kun mi ! Oni igis min

rabia: atenton al miaj hokodentoj !

Li preskaŭ timigis min, tiu junviro apenaŭ el sia kalsoneto, kaj

tamen, kompaniano. Mi kredas ke mi admiris lin en dolĉeco, pro

174

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!