Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
4.20 Vagabonda venĝo …

Por ne senbezone malfaciligi la legadon, tiu-ĉi traduko estas verkita

en klasika Esperanto, kvankam la originalo aperas komplete en dialekto.

Maljuna vagabondo monologas pri siaj aventuroj. Ĵus li pasigis la

nokton en granda garbostako, kune kun hazarde renkontita juna

samsortano.

En la mateno, navere, ni ekĥoditis tre frumatene, ĉar neniam

estas bone fari la pajloraton, pro la kampogardokoj, kiuj estas

treege vajlaj, ĉar ili kutime promenas kun ŝutiloj; kaj mi scivole

rigardadis mian gaston de la nokto, dum li waŝis sin kaj restaŭris

al si la portreton antaŭ peco de spegulo, kvazaŭ junaĝeco. Jes, mi

vidis ĝuste: vera figuro de knabino, sed fuŝita, ruzmiena, akra,

kun okuloj kiel kaktruoj, kurte: sufiĉe malplaĉa kaj eĉ ne ŝatinda

por unu soldo. Fi, estis malnobla panimo kiun li fulmigis tie kun

komplezemo. Je tio, nigraharara ĝis timigo. Certe, li havis nenion

de la antaŭa blondulo.

Bone.

Kiam li estis fininta sian tualeton duonkarne, kaj mi estis malfermonta

la buŝon por diri: ni remetu la pajlamasojn en sian

lokon kaj reŝtopu la truon (estis fakte veraj garboj ne draŝitaj,

kun spikoj dikaj preskaŭ kiom tri fingroj; nu fine tute bela

tritiko), jen ke li diras abrupte, enpoŝigante spegulon kaj

kombilon: “Pasigu ciajn ŝtipetojn, grizulo !” Mi, tinkante ke li

volas ekbruligi cigon, navere, mi etendas la skatolon, ĉar

apartenas al la aferoj kiujn oni neniam rifuzas inter ŝoseokoj. Li

krakigis unun sub protekto de sia ĝekito, kaj kiam la flamo estis

bone kaptinta, li ekbruligis pajlofasketon kaj puŝis ĝin trankvile

en la truon kiun ni ĵus forlasis.

“Kion ci fifabrikas tie, bondio !?” – Ci ja vidas, diris li, mi flamizas

la staketon. Estas mia maniero al mi, danki la kampokojn, ke ili

bivakigas min sub la steloj, dum ili dorlotas sin inter du litotukoj,

kun pisulinoj. Mi tiele rostigis jam pli ol dek, kiuj nenion rakontis

al la pastro, kompreneble. Jes, diris li stariĝante, kiam la flamo

arde brulis, estas tiel ke mi venĝas miajn mizerojn, kiam

prezentas sin la okazo. Eĉ, unu fojon estis tuta garbejo. Kaj nun,

grizulo, ni bjeĵatu, diris li; ni ĝuos la spektaklon iom pli fore.

Ankoraŭ ne estas Buroj en la fildoj. Estas ne troige diri, ke ili

173