30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.19 La Slango de la Malbenitoj

170

Recenza artikolo verkita de Dinah Silveira de Quiroz en la

brazila ĵurnalo Correio do Povo el Porto Alegre, 1976-09-03.

Mi ne scias ĉu mastro Aurélia Buarque de Holanda 1 konas la

parolmanieron de la “malbenitoj”, la malvirtuloj kaj finegocistoj en

la submondo de la narkotaĵoj, kiun publikigis la kuracisto kaj

eminenta klerulo D-ro José Guimarães Alves, sub la aŭspicioj de

la Departamento de la Federala Polico de Brasiljo 2 . Enestas en tiu

lia “Glosaro” komunaj slangaĵoj, kiel ekzemple ventkapa, kiu por

ni signifas “malsaĝa”, sed por tiuj malbenitoj — marĝenuloj de la

drogo — signifas alion. Nome ĉi-kaze ventkapa esprimas la

eŭforion de la drogo per malgranda dozo. Kaj amerikanaĵo ? Nenio

pli aŭ malpli ol kanabaĵo. Agrokultivado ? Termino uzata por

indiki la ideologian “kulturon” de stuporigiloj.

Multfoje oni aŭdas la nordorientulojn de Brazilo diri ĉirkaŭpreni

aŭ kunpremi; ekzemple en “vestaĵo ĉirkaŭprena” (streta). Sed en la

“Glosaro de la Toksaĵoj” kunpremi 3 volas diri: “memfari cigaredon

aŭ cigaron”. Kaj la senkulpa kabano en la konataj samba 4 -

kanzonoj? Ĝi estas la filoĝejo de drogovendisto. La kiseto ?

“Eksuĉo je droga cigaredo, profunda enspiro; samsignifa kiel

dolĉopluveto.” Kaj ĉu vi scias kion signifas virpupo ? Estas

kokaino metita en eta vitro-ampolo. Kaj la var-mono de la

ŝakristoj ? Dolaro estas pakaĵeto de kanabaĵo kun naŭ aŭ pli da

cigaredoj. Estas la sama kiel pakofo, la prezo de unu porcio da

drogo en la ŝtato Bahia. Kion signifas la granda fluejo ? Estas la

arterio de la gambo kiu ricevas la malbenindajn injekciojn. Kaj

limonado ? Ĝi signifas ampolon de Pervitino 5 . La sendanĝera

esprimo ligita en la buŝo de sklaviĝinto rilatas al persono katenigita,

malvirtiĝinta pro uzado de drogoj. Kaj bruligita, tiel ofte

uzata ? “Freneza, videble senrega, veninta al la ekstremo de

malprudenteco, survoja al mempereigo.” Ĉe truita pneŭmo temas

pri malfeliĉa tuberkulozulo. Kaj la bela nomo arĥanĝelo ? Estas

cigaredo de kanabaĵo. Saŭno, saŭneto ? “Fumegado en malgranda

fermita ejo.”

Jen ankoraŭ kelke da frazoj: Ĉu ci konas iun bonan manĝigejon ?

(Kie vendatas bonkvalita kanabaĵo ?); Mi travivas teruran sekecperiodon

! (Mi estas freneza pro manko je kanabofumado.); Mia

kunulo, estas pluvonta ! (Alvenas policanoj !)

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!