30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Alveninte en la Joquelet-strato, mi supreniras al Linois, kiu konis

min nur laŭnome. Li estis ĵus enlitiĝinta. Mi demandas ĉu li ne

vidis Hotot kaj, je lia nea respondo, mi reiras suben, dezirante al

li bonan nokton. “Estas kvazaŭ fatalo, mi diras al Emilie, ili iris

for antaŭ preskaŭ kvaronhoro por kunpreni Caffin, kiu pagu por

la vino.”

Emilie diras al mi ke ŝi ne scias la adreson de Caffin, sed ne malesperas

akiri ĝin de la inoj sur la Bovidoplaco. Ŝi do petas min

pluiri ĝis tie. Mi protestas. Emilie insistas. Kaj ĉar ege gravas

malkovri non Caffin, ni direktas nin al la Bovidoplaco.

Dumvoje mi kompletigas la ebriigon de mia kunulino, kiu iĝas tiel

komunikema ke ŝi havigas ĉiujn informojn kiujn mi deziras ekscii

pri Hotot. Ŝi konfidas eĉ ke estis li, kiu instigis siajn kamaradojn

al la rompoŝtelo, okazinta en la antaŭa nokto.

Iu ĉiesulino, Louison la Blagantino, kiun ni renkontas sur nia

vojo kaj al kiu Emilie demandas novaĵojn pri Caffin, sciigas al ni

ke li kredeble kuŝas kun Emilie Hirjugeto, ĉe la Buntulino aŭ ĉe

la Blondulino. Iom plue, alia samfakulino, al kiu ni starigas la

saman demandon, respondas ke ili troviĝas ĉe la Buntulino. Ni

iras tien.

Emilie, nun krevante el sia haŭto pro dekduo da kapromamoj,

malplenigitaj dum nia nokta ekskurso, postulas de la matrono ke

ŝi redonu ŝian viron kaj minacas ĉion dispecigi se li ne aperos. La

Buntulino protestas, tute prave, ke li ne estas ĉe ŝi kaj proponas

al ŝi fari mem la kontrolon. Emilie iras supren kaj revenas, malmultan

tempon poste, dirante ke ŝi vidis sole nur Caffin.

Havante nun plu neniun bezonon je ŝi, por malkovri la lokojn de

la bandanoj, kaj dezirante malebligi al ŝi kontraŭi mian planon

per tiu aŭ alia klaĉo, mi konvinkas ŝin iri al la Hotelo de Anglujo

kie, diras mi, Hotot certe devas troviĝi. Emilie estus irinta ĝia la

ekstremaĵoj de Tero, por elŝiri la okulojn al sia malfidelulo.

Ni foriras. Sed kompreneble ne pli da Hotot en tiu-ĉe rabistejo ol

ĉe la Buntulino. Necesas fini la aferon. Mi pretendas ke mi volas

informiĝi ĉu Félicité jam revenis hejmen. Sed anstataŭ plenumi

tiun komision, kiu devus sigeli mian komplezemon, mi kuras al la

policejo de la Akvokastelo. Mi malkaŝas mian identecon kaj donas

la ordonon aresti Emilie kaj teni ŝin malantaŭ seruroj ĝis la

sekvonta mateno.

164

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!