Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Fidele al la plano, kiun mi estis skizinta, mi iras al la Placo de la

Kasteleto, kie loĝas Emilie. Mi renkontas ŝin ĉe Panjo Buntulino,

kiu estas unu el tiuj mizeraj domaĉoj kie, sub preteksto trinki

glaseton, akumuliĝas rubaĵoj de la prostituo.

Ĉar mi nun estis konata ĉe ili en mia travestio kiel vivĝojulo,

Emilie akceptis sen formalaĵoj duonlitron da vino, kiu baldaŭ

renoviĝis. Kiam mi vidis ke la vino komencas nebuligi ŝian

cerbon, mi ekparolas pri Hotot kaj montras lin malinda je la

korinklino kiun ŝi havas por li. Emilie volas scii, kial mi faras tian

rakonton. Mi ŝajnigas diskretemon. Estas nur maniero por inciti

ŝian scivolon ankoraŭ pli. Ŝi do insistas kaj iĝas tiel trudema, ke

necesas kontentigi ŝin. Tiam mi diras al ŝi ke, revenante de

, mi renkontis Hotot kun Félicité Renaud kaj ke,

post iom da kverelado pro ĵaluza motivo, ili finis per repaciĝo kaj

ien iris dormi kune.

Jen, diris Emilie, kaj mi, kiu stulte kredis ke ili jam ne vidadas

sin ! – Jes, ci estis ege dumba … Laŭ iliaj diraĵoj, mi vetus ke ili

slipis apud la Reĝa Palaco, en la pasinta nokto. – Ho, tamen ne,

Jules, ĉar li pasigis ĝin kun iuj amikoj. – Ha, estas vere, mi

forgesis: kun Linois, Bicêtre, kaj Caffin. – Kiu diris tion al ci ? –

Tondre, nu Hotot ! – Ĉu li ? – Sendube. – Jen kia li estas ! Al mi li

tamen nepre malpermesis paroli pri tio al iu ajn …! Sed diru mia

kara Jules, ĉu ci scias kien li iris kun Félicité ? – Jes, ĉe Bicêtre,

sed mi ne povas diri kie tiu loĝas, ĉar mi ja forgesis demandi lian

adreson. – Ho, sed mi scias: Bona-Putostrato, kvara etaĝo, ĉe

Lahire. Venu kun mi kaj ci vidos kiel mi traktos ilin ! – Ne estas

bona maniero: ni devas zorgi ne fari senbezonan nojson. Ci ja

fidas min, ĉu ne ? … Mi iros supren. Ci atendos min. Se mi

restos, tio pruvos ke mi trovis la birdojn. Tiam ci povos ciavice

supreniri. – Ci pravas, estas tiel: oni devas esti certa antaŭ ol

zagaki.

Mi prenas Emilie ĉe la brako, kaj ni direktas nin al la Bona-

Putostrato. Mi eniras kaj, post certiĝo ke Bicêtre estas hejme, mi

returnen iras al Emilie: Ni havas misŝancon, diras mi proksimiĝante:

Lahire, Bicêtre, kaj ties virino eliris por vespermanĝi ĉe

Linois ... Ĉu ci scias kie li loĝas, tiu Linois ? – Jes, ĉe sia patrino,

Joquelet-strato, sesa etaĝo. Venu ! – Mondon, ne, mi estas tro

laca ! Ni reludu tion iom poste. – Ho, mia katocjo, ne rifuzu al mi

tiun-ĉi servon, diras Emilie per peteganta voĉo. Kaj por decidigi

min akompani ŝin, ŝi faras al mi museton. Mi ŝajnigas cedemon

pro pura afablo.

163