30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

diversaj cirkonstancoj, mi pensis ke Hotot estas pli kulpa ol tiuj

kiujn li havis la intencon denunci, kaj ke li mem eble estas la

instiginto de la ĵusa rompoŝtelo.

Firmiĝinte en tiu-ĉi opinio, sekve de informoj kiujn mi akiris, mi

decidis purigi la socion de tiaspeca monstro. Mi igis lin kaŝobservi

fare de kelkaj el miaj policanoj. Kaj sciante ke li havas kiel

konkubinojn Emilie Simonet kaj Félicité Renaud, mi pensis

bezone eksciti la ĵaluzon de unu el tiuj virinoj, profite al la justico.

Fininte ĉiujn preparojn, mi vizitas lin en la , kie

li min atendas. Mi konvinkas lin ke li lasu sin aresti kaj konduki

al la provizora malliberejo, por tie konfesigi iun rabiston kiu

alvenus baldaŭ poste. Hotot konsentas kaj petas nur la permeson

interparoli kelkajn momentojn kun Félicité, kiu lin amas pasie.

“Iru,” mi diras, “sed ne restu tro longe apud ŝi. Poste ci iru, sen

perdi eĉ unu minuton, al la malgranda tabakfumejo en la Bulvardo

Montmartre, kontraŭ la Teatro de Varieteoj. Ci petos

botelon da biero kaj lokigos cin en la fundo de la butiko. Tuj kiam

ci vidos eniri du inspektistojn kaj unu pacoficiron, ci indikos cin

mem per la fingro, kvazaŭ por diri al ili ke ci estas tiu kiun ili

serĉas. Tiam ili arestos cin, kaj tuje kondukos al la Policoficejo de

la Liceo. Oni ricevis tie la ordonon gardi cin dum du aŭ tri horoj,

por ke la ladrono, al kiu ci devas eltiri karoton, jam vidu cin tie ĉe

alkonduko; tio malhelpos ke li ekhavu suspekton kontraŭ ci kiam

ci pridemandos lin en la arestejo.”

“Estas bone,” respondis Hotot, “estu trankvila: mi ludos mian

rolon por trompi eĉ la plej ruzan … Vi estos kontenta pri mi. Jes,

je la honoro de ladrono, vi povas fidi je mi !”

Post tiuj paroloj, ni disiras. Kaj dum Hotot adiaŭdiras al Félicité

Renaud, mi kuras al la prefektejo por igi la inspektistojn, kiel mi

al li anoncis, aresti lin en la tabakfumejo.

Volante certiĝi ĉu ĉio funkcias laŭ miaj planoj, mi postsekvas ilin.

Kaj baldaŭ mi ĝuas la plezuron vidi la viron streĉligita kaj

paŝanta, kun speco de triumfo, inter miaj viroj.

Ni lasu Hotot en la fortepiano luladi sin komence per espero kiu

ne realiĝos, kaj poste ekkoleri kontraŭ la kaporalon, la serĝenton,

kontraŭ la deĵoroficiron, kiuj obstine malpermesas al li eliri por

manĝi peceton, kvankam li protestas troviĝi tie nur “por la

kazaco”.

162

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!