You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
4.18 Ruzo de Policestro

François-Eugène Vidocq (Francujo 1775-1857) estis alterne krimulo

kaj policano en sia vivo. Kiel junulo li forlasis la hejmon kun granda

monsumo ŝtelita de sia patro, bakisto. Post elspezado li ekservis en la

franca armeo, dezertis, kaj denove aniĝis. Post vundiĝo li edziĝis sed

por ne longe. Denove en la armeo li akiris fifamon kiel ruzega kaj lerta

trompisto, ŝtelisto, kaj falsigisto, kiuj krimoj kondamnis lin al punlaborado

en fortikaĵo. El tie li tamen eskapis, estis rekaptita, kaj eskapis

denove. Finfine, en 1809, laca pro la ĉiama persekutado, li ekhavis la

brilan ideon oferti siajn spertojn pri la krimomedio al la ministro pri

justico, kiu tiutempe ne sukcesis bridi la ondon de krimfaroj en

Francujo. Oni efektive akceptis lin kiel konsiliston kaj informiston kio

tiel bone fruktis, ke la registaro poste ebligis al li fondi iom sekretan

polic-brigadon — la Sûreté — konsistantan el liberigitaj punlaboristoj,

spertaj pri tiu aŭ alia “metio”, kun Vidocq mem kiel ĉefo. Lia “oficiala

bando” reale bonsukcesis dum multaj jaroj, ne lastinstance pro la

organiza talento de Vidocq, kiu inaŭguris metodojn (ekzemple registrado

sur slipoj) ankorau hodiaù aplikataj de policistoj. Fine la posteno

tamen iĝis al li tro peza kaj li eksiĝis. Per la gajnita kapitalo li starigis

paperfabrikejon, kiu bedaŭrinde ne prosperis. Li bankrotis kaj estis

devigita en 1832 repreni sian rolon kiel brigadestron. Sed lia monavido

igis lin entrepreni kun siaj kompanoj grandegan prirabon, kies farintojn

li poste pretendis serĉadi. Oni tamen malkovris la veron kaj, pro la

skandalo, nur forigis lin el la ŝtatservo. Ekzilita al Bruselo, li ŝajnas esti

mem verkinta faman memuaron pri sia aventurema vivo. Estas ne

mirige ke la Francoj en postaj jaroj realigis plurajn romanojn kaj

filmojn pri tiu legenda kombinaĵo el krimulo kaj heroo. Li certe inspiris

al postaj verkistoj krei similajn ruzajn detektivojn: Raffles, The Saint,

Arsène Lupin, Sherlock Holmes kotopo.

En la ĉi-posta fragmento Vidocq elserĉas bandon, kiu rompoŝtelis en

Parizo amason da valora plumbo. Li jam eksciis ke Hotot, konata

fripono, partoprenis en ĝi, sed li ne konas la kaŝejon de la krimuloj.

Hazarde Hotot ofertas siajn servojn al la polico, kiel perfidanto. Laŭ

unu el siaj kutimoj Vidocq enpenetras koncernan medion, alivestinte

sin tiamaniere, ke neniu plu rekonu la timatan policoficiron kaj

nomante sin Jules.

Pripensinte la konduton de Hotot kontraŭ liaj kamaradoj, mi

konkludis ke ĝi estas tia de ĝisosta krimulo. Eklumis al mi ke tiuĉi

fiulo deziris igi sin mem interesa ĉe la komisaro, denuncante

siajn komplicojn kaj akirante, per tiu rimedo, nepuneblecon por

siaj krimaj agoj. Juĝante laŭ tio, kion mi memoris rilate al li, en

161