30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

por kontentigi la deziron je io amuza, aŭ almenaŭ plezuriga, por

alporti ŝanĝon. Tiel, slango estas rezulto de la homa ludemo; estas

porluda kreo de io nova, kie — laŭprincipe — nenio nova

necesis… Slango estas lingva luksaĵo, ĝi estas iu sporto.”

Certe elstara inter psikaj motivoj por krei kaj uzi slangon estas

ankaŭ timo antaŭ tabuaj nocioj kiaj: sekso, gravedeco, nasko,

malsano, morto. Anstataŭ la verajn vortojn tiu timo kreskigas

ĉirkaŭvojojn. Kaj pro la nepre ĉiutaga kaj ĉiuhoma rolo de tiuj

konceptoj, oni ne miru pri la labirinto de metaforoj ĉirkaŭ ili.

Precipe sekso alpremas tian stampon. Puritana mensostato ja

zorgis ke seks-objektoj kaj seks-meĥanismoj disponu en koineo

nur medicinajn fremdvortojn aŭ ekstreme palajn, kamuflantajn

esprimojn kiaj “organo, procedo”. Dume, la seksa instinkto estas

laŭnature sintruda kaj malkovra. En stato de seksa ekscitiĝo la

homo reestiĝas beste primitiva, lia/ŝia korpo postulas senrezerve

ĉion realigeblan, kaj liaj/ŝiaj pensoj tiam emas ĉion ĉirkaŭan

“seksigi”, ankaŭ pere de la lingvo. Tio klarigas la grandan inventemon

de slango ĉi-rilate, en ĉiu ajn lingvo, same kiel la floradon

de pornografia literaturo. Estas cetere facila tasko, ĝuste pro la

primitiveco de seksaj gestoj kaj korpopartoj; eblas aludoj el plej

malsamaj direktoj: piŝti, pruno, klabo, butonoj.

Ion saman oni povas diri pri blasfemoj: “Sur la maro de la vivo la

velado ne ĉiam estas flegme trankvila. Povas ŝanĝiĝi la vetero kaj

ekfuriozi uragano. Tiuokaze la homo povas perdi sian spiritan

egalpezon kaj li ekuzos ‘fortajn’ vortojn kiujn li kutime ne uzus: li

blasfemos, sakros, insultos, akre mokos aŭ vundos, ellasante la

galon bolanta en lia interno.” [G. FAULHABER]

El ĉiuj tiaj fontoj de temperamento kaj emocio la homo ŝprucigas

slangaĵojn. Aliflanke, mi opinias la rolon de la komunumo, de la

socio mem almenaŭ same grava. Persona invento ja trafus en

vakuon se ĝin ne akceptus kaj pludonus koncerna grupo; persona

spritaĵo iĝas “slango” nur se ĝi plaĉas al la grupo kaj estas imitata

de ties anoj. Sociologia kondiĉo por ekesto de slango estos do

ankaŭ la formiĝo de sufiĉe hierarĥia strukturiĝo en la grupo, tiele

ke eblas kontrasto inter kastoj, inter parolantoj de akceptinda kaj

ne-akceptinda lingvaĵo. Grupo al kiu mankas sento pri komuna

unueco, kiel foje kamparanoj, malofte inventas slangovortojn.

Sen fonetiko aŭ sintakso aliaj ol tiuj de la grupo, sen alia

semantiko ol tiu de la grupo, slanga vorto plaĉas al novico kaj/aŭ

aperas al li deviga kondiĉo por grup-aparteno. Se la individuo do

16

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!