30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

“La filo de Martha. Richard. Jen lia nomo, ĉu ne ?”

“Kiel mi sciu ? Mi neniam renkontis lin.”

“Ci neniam renkontis lin ? Kiom longe ci konas non Martha ?”

“Mi renkontis ŝin hieraŭ vespere. En trinkejo. En iu beberejo

nomata La Kurtmuzelo, se vi konas. Ĝin estras tiuj du viruloj kiuj

antaŭe estadis en la Ĉin-Birman-Hindujo…”

“Ci do ekvidis ŝin nur hieraŭ vespere ?”

“Certe.”

“Ŝi diris ke ci estas la homo kiun ŝi amas ?” sugestis Carella.

“Dap, estis amo je l’unua ekvido.”

“Kaj ci neniam renkontis ŝian filon ?”

“Neniam.”

“Ĉu ci jam flugis, Lennie ?”

“Ĉu flugis ? Kion signifas ‘flugi’ ? Ĉu vi ree aludas la mariĥuanon?”

“Ne: flugi. En flugmaŝino.”

“Neniam; mi plivole mortus ol eniri tiaĵon !”

“Kiom longe ci jam preferas nigron, Lennie ?”

“Nigron ? Kion vi aludas nun ?”

“Ciajn vestaĵojn. Cian pantalonon, cian kravaton, cian pluvmantelon,

cian pluvombrelon. Nigraj.”

“Mi aĉetis ilin por enteriga cermonio,” respondis Cronin.

“Kies enterigo ?”

“De iu mia bubulo. Ni kutimis kune ekspluati ĵeboludon.”

“Ci do ankaŭ organizis ĵeboludon, Lennie ? Ci estas multokupa

vireto, ĉu ne vere ?”

“Ho, estis neniel kontraŭleĝe ! Ni neniam ludis por mono.”

“Kaj cia amiko mortis antaŭ nelonge, se mi aŭdis ĝuste ?”

“Dap, antaŭ kelkaj tagoj. Do, mi aĉetis la nigrajn vestaĵojn. Pro

respekto. Vi povas kontroli. Mi povas diri al vi la butikon, kie mi

aĉetis ilin.”

156

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!