30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.17 Pridemandado

154

Ĉiesulino (Martha) estas arestita, dum sia “komerco” kun konata

fripono (Lennie), pro enketo rilate al murdo. Spiteme ŝi rifuzas vesti sin

kaj do transportatas en preskaŭ natura stato al la policejo, kune kun sia

amoranto.

La patrolistoj de la ter-etaĝo ĉiuj sukcesis, sub tiu aŭ alia

preteksto, supreniri al la Pridemandada Ĉambro, por ĵeti rigardon

al la grasa ruĝhara smutulino, kiu sidis tie respondante

demandojn en sia nura kalsoneto. Kaj Parker diris al Miscolo en

la Administrada Oficejo: “Se ni farus krimokan pikĉon de ŝi en tiu

stato, ni povus brokanti la fotaĵojn kvin Dogojn popece.”

“Tiu-ĉi policejo akiris logoĉarmon, jen kion,” respondis Miscolo,

kaj li reiris al sia tajpolaboro.

Parker kaj Hawes eliris en la urbon por peti traserĉan permesilon.

Supre, Meyer kaj Carella kaj Leŭtenanto Byrnes pridemandis

la du suspektatojn. Byrnes, ĉar li estis pliaĝa viro kaj

do supozeble malpli impresebla de la mambesta ekspono, pridemandis

Martha Livingston en la Pridemandada Ĉambro je

ekstremaĵo de la koridoro, dum Meyer kaj Carella parolis al

Leonard Cronin en angulo de la rotoĉambro, malproksime de ties

troeksponita amorantino.

“Nun, kiel statas, Lennie ?” diris Meyer. “Ĉu vere ci havas permesilon

por tiu-ĉi feruĵo aŭ ĉu ci nur polvumas nin ? Diru jam, ci

povas fidi nin.”

“Dap, mi havas permesilon,” diris Cronin. “Ĉu mi kukumus vin

ĉelovekojn ?”

“Mi ne pensas ke ci klopodus kukumi nin, Lennie,” rimarkis

Meyer afable. “Kaj ankaŭ ni ne klopodos kukumi cin. Mi ne povas

multon malkaŝi al ci pri tio, sed povus esti tre serioza afero, je

mia parolo !”

“Kion vi volas diri per serioza ?”

“Nu, ni diru ke ĝi povus ampleksi multe pli ol nuran perforteton

de la leĝo pri malpermesita posedo de pafiloj. Mi priskribu ĝin

tiumaniere.”

“Vi celas ke mi estis rajdante non Martha kiam vi eniris ? Ĉu

estas tio ?”

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!