30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Kiam Tony konstatas, ke lia amatino Mado ne restis fidela, li iĝas

venĝema kontraŭ la socio kaj, spite la danĝeron, decidas preni parton

en ambicia krimo kiun planas liaj amikoj Jo kaj Mario. Ili detalege

organizas prirabon de granda juvelejo, en kio asistos Cesar, itala

eksperto pri monŝrankoj. La plano plenumatas tutperfekte kaj en

absoluta silento. Sed post la sukceso kaj eskapo, Cesar estas tiel

malprudenta donaci altvaloran ringon el la rabaĵo al amata kantistino.

Pierre, la ĉefo de rivala bando tion rimarkas, divenas la devenon de la

juvelo, kaj sub mort-minaco devigas non Cesar diri kiu kaŝas la

juvelaron: Mario. Li tiam sendas sian anaron tien por perforte akapari

la riĉaĵon. Sed Mario obstine rifuzas malkaŝi la kaŝejon, kio kostas al li

la vivon. Pierre tiam prenas la fileton de Jo kiel ostaĝon, por ke tiu-ti

transdonu la trezoron. Sed nun Tony ekagas; unue li mortpafas la

perfidinton kaj tiam postĉasas la rivalan ĉefon. Okazas interpafado kiu

mortigas ambaŭ Jo kaj Pierre. Sed ankaŭ Tony estas grave vundita. Li

ankoraŭ sukcesas per lastaj fortoj redoni la infanon al ties patrino, sed

tiam li mortas siavice en sia aŭtomobilo.

Fragmento prenita el Du rififi chez les hommes (Klabifado ĉe la

knabegoj), fare de Auguste Le Breton — Eldono Gallimard,

Parizo 1965.

La kartludantoj (Bruegel)

153

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!