30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

apartan nomon por ĝi (cant, Rotwelsch) distinge de kutima, malkaŝa

slango.

Aliflanke, kiel mi skizos pli poste, la sekretecon de iamaj rabistaj

slangoj elstaris tiel forte pro historiaj cirkonstancoj, ke aliaj formoj

ne ricevis la atenton, kiun ili meritis. Tamen, ĝis hodiaŭ la brulstampo

“sekreta” persistas. Interesa konstato: estas specife

ksenismoj kiuj plej facile rolas kiel sekretigiloj.

Kaj ĉi-tiel ni venas al pli detala situigo de la fenomeno en ĝia

sociolingvistika kadro.

1.3 Sociaj kaj individuaj faktoroj

Konvencia koinea lingvo estas destinita al la distanco; ĝi funkcias

de grupo al grupo, de generacio al generacio, de epoko al epoko.

Ĝi strebas al la konstanteco de la formo.

Nekonvencia lingvaĵo male estas sentojn-esprima pli ol pensojnkomunika.

Ĝi funkcias per kaj por penetremo, sentigo, dialogo; ĝi

funkcias de homo al homo, intime. Sekve ĝi estas nete individua

afero. Estas individuo kiu en tiu aŭ alia situacio vipe mokas aŭ

defendas sin per sprita novovorto. En tiu rilato oni certe povas

nomi lin poeto en sia modesta maniero.

Jen kial unu tendaro de lingvistoj opinias slangon pure spontane

estiĝinta kaj estiĝanta fenomeno.

Inter la personaj psikologiaj motivoj kiuj estigas slangon, Eric

PARTRIDGE mencias: esprimi sian vivoĝojon, ekzerci sian spritecon,

rimarkigi sin, liberigi sin de konvencieco, inciti la aliajn, freŝigi

paliĝintajn kliŝojn, trafi pli forte kaj penetre per koncizeco,

transformi tro abstraktajn ideojn al palpebla konkreteco, malgravigi

la penojn kaj dramojn de la homa vivo, alproksimigi sin pli

intime al la aŭskultantoj, montri ke oni estas laŭmoda kaj

ĝisdata, sentigi ke la alia ne estas tia, demonstri sian apartenon al

donita kasto aŭ metio, kaj fine malkomprenebligi al eksteruloj

kion oni volas teni sekreta inter elektita anaro.

Similtone rezonas la fama lingvisto Otto JESPERSEN (Mankind,

Nation and Individual): La plejekstrema impulso, por krei slangon,

estas iu sento pri intelekta supereco. Oni trovas ke tiu aŭ alia

vorto aŭ esprimo de la normala lingvo iĝis banala, tro bonkonata,

enuiga, kaj tial oni serĉas novan vorton por tikli la fantazion kaj

15

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!