30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.16 Fatala Pokerludo

Tony, dura krimulo antaŭ nelonge forlasis la prizonon. Post lia multjara

karcerpuno, lia famo kiel sentima gangstero sufiĉe paliĝis en la

“medio”. Unuafoje li nun reludas pokeron kun samspecanoj, sed daŭre

perdas altajn sumojn. Ĝis kiam li ricevas kaŝinformon, ke en la partio

estas juna fals-ludanto.

Kun ŝultroj volbitaj, kapo klinita, la Etjenano ŝajnis okupi sin nur

pri sia ludo. Oni vidis plu nenion de li, escepte la supron de lia

kaŝtankolora feltoĉapelo. Ne sekvante, li atendis ĝis la disdonvico

estos al la Nicano. Li vere ŝajnis interesiĝi sole pri siaj ĵetonoj,

aranĝitaj antaŭ li. Sed sub la ŝlapo lia dekstra okulo ne ĉesis

smotradi la handojn de la Nicano, kiu miksis la kartonojn. Subite,

lia voĉo siblis kiel viprimeno: “Lasu ciajn pinĉilojn kie ili estas,

etulo ! Ne plu moviĝu !”

Li ilin movis, la siajn, nia Tony. En lia pugno ekaperis kalibro kun

mallonga muzelo, garnita per senbruigilo; donaco de Roger el

Frisko [San Francisco en Usono].

“Ne provu preni cian pafeŝon, ci Borduĵano,” ordonis li, vigle

ekstarante. “Lasu ciajn ungojn sur la mindado ! Je la plej eta

gesto, estos cia festotago !”

Senĉese okulrigardante la tablorondon, li lokigis sin malantaŭ la

Bordozanon. La nuko de tiu mutuo estis alloga, rozeca, senobstrukcia.

Tony ĝin frapis per sia armita pugno. La oko sinkis

sur la seĝon. La injektilo de la Etjenano sidis denove en pafpozicio.

Glitigante sian maldekstran manon sub la brakon de la

Bordozano, li aperigis ties pafilon, ŝovitan malantaŭ la zono. Ĉu

P.38 ? Bela ilo ! Per sia dikfingro li mallevis la sekurbutonon: la

malgranda ruĝa F por “fajro” aperis. Li proksimiĝis al la Nicano.

Ties-ĉi manoj, sur la bundelo de kartoj, tremis. Ŝvito likis de lia

melono; ĝi tratrempis lian perlogrizan bersalino-ĉapelon.

Per la P.38 la Etjenano seke frapis la fingrojn de la junulo. Li

ordonis: “Returnu la pakaĵon da lartoj. Mi volas ĵari la tri lastajn!”

La alia obeis. La okuloj de la Etjenano ekflamis, rimarkante tri

kunfiksitajn asojn. “Tiele do, ci volis trabreĉi min, juna kojonulo !

Ci kredis ke mi estus kaptebla per tia truko !”

“Sed, Tony…” klopodis la Nicano, konsternegita pro miedo.

“La klapon fermu !”

149

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!