30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

“Ĉu ci ne diris, ke la porketo, kiun Jaapje Ladder kunportis el la

Betuwe-regiono, estis subite malaperinta ?”

“Jes ! Nu, kaj ? “

Malica lumo ekardis en la akraj okuloj de la Longulo. Liaj pugnoj

kunpremiĝis tiele ke la fingrartikoj krakis.

“Kiamaniere ci akiris tion, etulo ?!” siblis li. Lia varmega spirado

viŝeblovis trans la frunton de Yarski.

“Samkiel ci, Longulo,” venis la trankvila respondo.

Daan batalis en silento. Oni neniam scias … homoj devas esti

prudentaj kun tiaj angilopetroj kia tiu-ĉi…”

“Mi ĵus trovis ĝin en la poŝeto, dum ci ĉeestis,” li diris malafable.

“Kaj mi pensis ke ci kredas esti doninta ĝin al Jetje ?”

“Estis iu alia. Tiun-ĉi aĵon mi ĵus trovis en la poŝeto…”

“Strange; ankaŭ mi ĝin trovis en iu poŝeto, sciu !”

“Ĉu ci ?”

“Jes, mi.”

“Kieee ?!”

“En la subjupa poŝeto de Jetje.”

La Longulo grumblis. La vivo de Yarski pendis je silka fadeno.

Tiam li kraĉis, kiel lamo post engluto de mustardo, kaj diris per

forta amara voĉo: “Kaj tiuloj devas konduki nin al la rekta vojo !”

“Nu, jes, Longulo, celo sanktigas la rimedojn, knabo …”

“Jen ĝuste kion ankaŭ mi kutimas diradi !”

La unuan fojon de-post tre longa tempo Inspektisto Boyarski de la

Havenpolico ne trovis vortojn por respondi.

Longa Daan pro spito mem formanĝis la garnitan sandviĉon.

“Unue li ĝin krastas de sinjorino el sub ŝiaj jupoj, kaj poste li ĝin

ĉifumas en mian veŝtopoŝeton … Jen kion mi nomas impertinenta

!” li kartavis per plena buŝo.

146

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!