30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.15 Militpaŭzo kun la Medio

Jan de Hartog (1914-2002) estis multeverka romanverkisto

nederlanda, kiu dummilite fuĝis al Britio kaj ek-de tiam skribis

ankaŭ anglalingve. Li skribis egale verve kaj atentokapte teatraĵojn

(Skipper next to God, The fourposter) kiel historiaĵojn (La

Geŭzoj de Dio, La pacama Regno = pri Kvakeroj). Dum restado

en Usono (1963), li verkis laŭvere pri la teruraj vivokondiĉoj en

hospitalo de Houston (The Hospital) kio vekis tian venĝemon ke

li devis fuĝi el la lando.

El liaj sukcesplenaj detektivromanoj antaŭmilitaj mi elektis

Spoken te koop (Fantomoj por vendo), verkitaj sub pseŭdonimo

F.R. Eckmar, pro la dialektecaj kaj slangaj dialogoj en ĝi

[vd ankaŭ en Popido] – Eldono Elsevier, Amsterdamo 1972.

“Longa Daan, ci polvizas min, knabo !” diris Inspektisto Boyarski,

sub admona minaco de sia montrofingreto. Ili staris apogante sin

duope kontraŭ la bufedo de la “La Kabaredo” de Julieta; ekstere

la suno ŝvebis alte en la ĉielo, sed en la “gaja amuzejo” ŝajnis regi

daŭra nokto.

Longa Daan kun granda malestimo kraĉis demandosignon sur la

polvan plankon.

“Suspektema homo ne meritas sian manĝofon.” Lia nodeca malgranda

fingro indikis la “garnitan sandviĉon”, kiun li estis prezentinta

kiel kulpopagan oferon al la malgranda viro.

Yarski suspiris, frapetis amike la ŝultron de la Longulo, ĝuste

super la brustopoŝo de ties veŝto, vaka je butonoj. “Aĥ, Daan…” li

murmuris kapobalancante, “Aĥ, Longulo… Tondre ! Kio sidas

tie?” Liaj diligentaj fingroj pripalpis la verdebrilan surfacon de la

brustokovraĵo de Daan.

“He ?” grumblis tiu konsternite, serĉkaptis en sia veŝtopoŝeto kaj

elfiŝis malnovmodan broŝon, kiun li rigardis per grandaj mirigitaj

okuloj, ree kaj ree ĝin turnante. “Krevu…” li balbutis. “Mi povus

ĵuri, ke mi donacis tiun aĵon al Jetje !”

“Fi !” kriis la eta inspektisto indignite. “Fi, Daan ! Ci do tamen

kukumis min !”

“Kiel do ?” informpetis la alia, subite suspektema.

145

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!