30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Ĉiel ajn, miaopinie tiaj ekzemploj demonstras ke — se la tempovento

certe kaj daŭre forbalaas slangaĵojn — tamen iu kernego de

slango, spite ĉiujn sortobatojn, restas rimarkinde tenaca tra la

eraoj; kio estus klarigebla per la simpla ideo ke sen tiu aŭ alia

firma bazo, sen tiu aŭ alia forma “korpo”, slango ne povus ekzisti

same kiel neniu koinea lingvo povus ekzisti sen plimalpli

konstantaj gramatiko kaj vortaro. Ekzistus tiel nur malfiksa ŝelo

de efemerismoj kaj klikismoj — vortoj specifaj por nur unu

limigita homgrupo — kiuj dronus en la ondoj, dum kerno

postvivas. Tio cetere ne forprenas la intereson de efemerismoj, ĉar

slango sekvas la kapricojn de kultura, ekonomia, sociologia

historio tiel fidele, ke oni ofte kapablas situigi tekstojn en la

tempo, laŭ la ĵargonaĵoj en ili.

Ambaŭ tendaroj pri evoluemo de slango do pravas. Sed, eĉ se

spertuloj ne kapablas interkonsenti pri la rapideco de slangoŝanĝiĝoj

el antaŭaj epokoj, ili certe unuanime agnoskas la

dinamikan ritmon modernan. Ĉiu ajn, kiu konsultas vortarojn el

la pasinta 20-a jarcento, povas facile konstati la malaperon de

multaj terminoj, kaj aperon de freŝe novaj, jaron post jaro. La

fenomeno estas rimarkebla eĉ en nia internacia lingvo. La leganto

mem pripensu kiom da ĵargonaj nomoj, en lia gepatra lingvo, jam

ricevis (aŭ al si mem donis) la kontestanta, aŭ senpere krimanta

junularo en la ĵus pasintaj jar(dek)oj. Sen detaligo pri iliaj “fakĵargonoj”.

Neniel mirige ke unu fakulo certigas ke slango rejuniĝas

en cikloj de proksimume dek jaroj, kaj ke la aŭtoroj de la

spritega lernolibro pri franca slango La méthode à Mimile —

vortludo aluda al la konata Méthode Assimil — certigas ke oni, por

lerni slangon meminstrue, povas fidi nur vortarojn treege freŝdatajn.

Kiom koncernas la etikedon “sekreta”, kiun vortaristoj tiel senmanke

ŝatas glui al slango kune kun la econ “krima”, ĝi ege

dependas de psikosociaj faktoroj kaj de historia kadro. Ĝenerale

kaj aktuale slango certe ne estas sekretema en la vera signifo. Ja

povas okazi ke ĝi rolas kiel kripta lingvaĵo, kaj en tiu-ĉi traktaĵo

aperas ankaŭ tiaspecaj modeloj, sed tiuokaze estas nur incidente,

por ke tria persono alimedia ne kunprofitu de la momentaj

informoj. Ĝi estas por tiu celo je dispono, jes, sed ne tiucele kreata

aŭ konservata intence. Tiu ĝia hazarda funkcio do ne estas ĉefmotivo

por ĝia ekzisto, sed temas pri nur unu kaj okaza faceto

inter multaj aliaj. Notende: en tiuj formo kaj kunteksto ĝi estas

plejege devia kaj sin apartiga, kio meritigas en kelkaj lingvoj eĉ

14

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!