30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.14 La Milionula Adoptofilo

La tradicio de bildstriaj felietonoj en Francujo estas jam malnova,

same kiel en aliaj landoj. Ĝis la komenco de nia jarcento ili

estis sufiĉe bonmoraj aŭ nur pure aventuraj. Sed en 1908 aperis

Louis Forton, kun novastila bildstriaro, kiu rompis kun la ofte

ŝajnvera kriteriaro de la oficiala burĝa socio, prezentante la veran

proletaran vivon kaj ĝian senmoralecon en ties plej fia —

kvankam humurplena — lumo: La bande des Pieds Nickelés (La

Bando de la Nikelpieduloj), en kiu la tri “herooj” estis nek

honestaj, nek sindediĉaj, nek ŝatindaj, sed estis metiaj trompistoj

kaj ŝtelistoj, senĉese en la ĉaso de novaj friponaĵoj, jen kun jen

sen sukceso. Iliaj fihistorioj vagis ien ajn laŭ la fantazio de la

aŭtoro, sed la kadro kaj etoso restis konstante samaj: tiuj de la

“maltaŭga knabo”. Nur unufoje, dum la Unua Mondmilito — pro

publika postulo pri patriotismo — oni vidis ilin, kurioze soldatvestitaj

— fari verajn heroaĵojn.

Ĉirkaŭ ili evoluis ĉiuspecaj mal-figuroj: kripluloj, malbeluloj,

memŝataj burĝoj, viragoj. La desegnaĵoj estis, same kiel la

enhavo, aĉaj, nekonstantaj, skizaj ĝis karikatureco. La tekstoj

kompreneble ankoraŭ situis tiutempe sub la bildoj, sed oni vidis

jam aperi ie-tie la konatajn modernajn “parol-balonetojn” kun

onomatopeoj kaj flankvoĉoj. Kvankam la rakontoj aperadis en

periodaĵo por infanoj (l’Épatant), iliaj temoj, sarkasma senmoraleco,

kaj sporadaj politikaj aludoj, forte alparolis la plenkreskan

legopublikon. Tio eksplikas ilian popularecon ĝis antaŭ

la Dua Mondmilito. Ĉefa kaj centra allogo de la “Nikelpieduloj”

tamen estis, ke ili parolis ne la oficialan francan lingvon de la

lernejoj kaj de literaturo, sed tiun aŭdatan en la ordinarpopolaj

kvartaloj de Parizo: l’argot du milieu (slango de la krimmedio).

Post la milito, en multe pli milda, stilizita, komika, kaj moderna

vesto, sed ankoraŭ same plenegaj je francaj slangaĵoj, ilin revivigis

la duopo Pellos (desegnado) kaj Montauban (rakontoj).

Tiele la mensa triopo de Forton plu vivadas post lia morto, kaj eĉ

trovis imitantojn en pluraj landoj, kun aliaj figuroj, sed same

satiraj kaj popularaj ĉe plenkreskuloj. [Komparu ankaŭ la

specimenon de la usona Li’l Abner-serio en mia “Popido”.]

139

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!