30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

La bandito estis apenaŭ prononcinta tiujn parolojn, kiam li

siavice eligis teruran blasfemon: - Mi estas pikita en la hando ! Ci

grategis min kun cia tondilo ! Li furioze ek-postkuris la simeristinon

en la malluman koridoron.

- Ne proksimiĝu, vokis ŝi, aŭ mi krevos al ci la okulojn per mia

tondilo !

Tiu-ĉi minaco ne haltigis la krimulon, kiu pluen paŝis en la

mallumo. Fine li sukcesis per siaj fortaj manoj kapti maldikan kaj

gracilan pojnon.

- Ha, mi tenas cin ! Ci faros danceton !

- Estas ci, kiu faros danceton ! diris vira voĉo.

- Ne premu tiel forte, Ruĝa-Brako ! Estas vere, ke mi eniris cian

domon, sed …

- Ne estas Ruĝa-Brako.

- Se ne estas Ruĝa-Brako, pentriĝos bersuko sur la grundo,

elkriis la Buĉoko. Forprenu cian manaĉon !

Anstataŭ vidi sian ordonon plenumita, la Buĉoko sentis kuntiriĝi

la ŝtalajn muskolojn de tiu-ĉi mano, kiu nun ekkaptis lin ĉe la

gorĝo.

Eskapinte al la fundo de la koridoro, la Simeristino komencis

supreniri la ŝtupojn; ŝi haltis por krii al sia defendanto: - Ho,

dankon, sinjoro, sed mi nun jam estas en sekureco; lasu lin kaj

faru bonan atenton, estas la Buĉoko !

Oni aŭdis dum kelkaj minutoj la bruon de obstina lukto.

- Ĉu ci do volas ke mi cin konfitu ? elkriis la fripono, faregante

sovaĝan fortostreĉon por liberigi sin de la kontraŭulo. – Ci pagos

por la Simeristino kaj por ci mem. Se ci ne lasos mian kravaton,

mi demordos cian nazon ! aldonis li per sufokiĝanta voĉo.

- Mia nazo estas tro malgranda kaj ci ne vidas sufiĉe klare !

- Tiam venu sub la glacibulo !

- Jes, venu, ni povos rigardi unu la alian en la blankon de la

okuloj.

Daŭre tenante la Buĉokon je lia kolumo, la nekonato tiris tiun ĝis

la pordo kaj lin ĵetis en la straton, apenaŭ heligatan de lumo de

strata gaslanterno.

135

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!