30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.13 La Lukto

134

Eugène Sue (1804-1857) estis nobela franca verkisto kaj maristo.

Inter liaj multaj verkoj plej sukcesaj estis Les mystères de Paris

(La misteroj de Parizo) kaj Le juif errant (La vaganta Judo). Li

ne estis brila stilisto sed ja posedis abundegan imagopovon kaj

scipovis dramecigi eĉ plej simplajn eventojn. En la unua libro,

kiun li ankaŭ transformis al furora teatraĵo, temas pri la vivosorto

de eksterleĝa filineto de princo (Rodolfo), kiu knabino trafas en

la manojn de fiegaj subsociaj virinoj, kiuj faras el ŝi prostituitino

kaj kabareda kantistino. En tiu mizera situacio hazarde renkontas

ŝin la princo, sen ke ili ambaŭ scias pri la intima parenceco. Li

ekŝatas ŝin kaj fine adoptas, informita pri la vero. Sed ŝia terura

kaj peka pasinteco torturas la junan virinon, kiu fine eniras

monaĥinejon, kie ŝi pie mortas. En la jena fragmento la princo

unuafoje alfrontas eksan punlaborulon, kiu poste iĝos lia fidela

servisto.

La viro, pri kiu ni parolas, malrapidigis sian paŝadon, enirante la

Fabostraton. La horloĝo de la Justicpalaco batis dek horojn.

Kelke da virinoj, ŝirme kaŝitaj sub la volbaj porĉoj mallumaj,

duonvoĉe kantis iun popularan kanzoneton. Unu el tiuj-ĉi

sendube estis konatino de la viro ĉar, haltante antaŭ ŝi, li ekprenis

ŝin je la brako.

- Ĉu estas ci, la Simeristino ? Ci pagos al mi la brinkon aŭ mi

danc-igos cin sen violonoj !

- Bonan vesperon, Buĉoko, sed mi ne havas monon, respondis la

juna virino tremante.

La viro, kiu inspiris grandan timon al la tuta kvartalo, rediris: -

Se cia monujo estas malplena, la estruno de la beberejo donos al

ci krediton pro cia bela vizaĝo.

- Dio mia ! Mi jam ŝuldas al ŝi la luprezon de la vestaĵoj kiujn mi

portas !

- Ha, ci protestas ! ekkriis la Buĉoko, kaj en la mallumo li donis

tiel sovaĝan baton al la malfeliĉa knabino, ke ŝi eligis akran

dorlorkrion.

- Jen, anstataŭ averton !

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!