30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

signifas “kaŝmanipuli la merkaton” sed la verbo mem (“rigi” en

Esperanto) fakte devenas de la velŝipa terminaro.

3 - Kutimoj kaj moroj ŝanĝiĝas. Kiam higieno estiĝis pli efika kaj

ĝeneraligita en Okcidentujo, skabio kaj similaj haŭtmalsanoj tie

estingiĝis. La multenombraj iamaj sinonimoj por tiuj malsanoj ĉe

la malpuraj mizeruloj do ankaŭ forgesiĝis. Aŭ la malsanoj perdis

sian iaman enigmecon kaj fatalecon pro la progresoj de medicino,

kiu diskonigis kaj altrudis sciencajn nomojn anstataŭ la popularajn.

Ekzemple: francaj fièvre lente, écrouelles, miserere iĝis

respektive tuberculose, adénite, obstruction intestinale.

4 - Nocioj kiuj persistas tra la tempo pro sia baza natureco

(korpopartoj, iuj sociaj strukturoj, loĝadaj aspektoj ks.) pli facile

konservas ankaŭ sian originan slangonomon. Ili ŝanĝas iam-tiam

sole la “eksteran formon”, do sian eventualan ortografion, same

kiel faras la kutimaj vortoj. Tiele en la franca: corner (fetori) notita

jam en 1558, gaffre (gardisto) el 1455, quilles (gamboj) el 1450,

kiujn mi prezentas en Gavaro respektive per “stinki, straĵisto,

pjernoj”. Similaĵoj ekzistas en aliaj lingvoj.

5 - Tiel — laŭ la eminenta filologo PARTRIDGE — la tute moderna

angla (ĉefe usona) slangovorto phoney (falsa) estis uzata jam en

1890 kaj ĝia plej originala ortografio fawny datumas eĉ de 1770 !

Estas tiu sama fenomeno kiu fakte, kaj rilate al kutimaj vortoj

koineaj, helpis al filologoj malkovri kaj skeme rekonstrui la tn.

“hindeŭropan patrinlingvon”.

6 - Italismoj enpenetris la francan slangon de la 18-a jarcento sub

influo de komediistoj, ludantaj laŭ la improviza stilo de la italdevena

Commedia del’ Arte, same kiel oni povas atendi enpenetron

de italismoj ĉe usonaj gangsteroj aktualaj, pro la infiltrado de

multaj italaj (siciliaj) mafianoj. Arabismoj abundas ankoraŭ en la

nuna franca slango pro la longa restado de francaj soldatoj en

Nord-Afriko. Ekzemple la franca vorto alkif (bona).

7 - Ĉe tiaj-ĉi lastaj ismoj fakte temas pri alia klaso de slangaĵoj,

kaj rimedo por kreadi ilin; nome pri vortoj kiuj estas komplete

inventitaj aŭ pruntitaj el tiu aŭ alia fremda lingvo kaj ofte

provizitaj per propra afikso, kiujn mi tial nomas ksenismoj (=

fremdvortaj pruntaĵoj). Ilia signifo estas ne senpere divenebla aŭ

komprenebla, kaj ili ŝajnas pro tio ankaŭ pli rezistemaj kontraŭ la

dentoj de la tempo.

13

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!