30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Kapitanon Smollett, kiu veligos la tondran ŝipon anstataŭ ni. Jen

ni disponas tiujn bienulon kaj kuraciston, kun tiu mapo kaj ĉio

kio necesas. Mem mi ne scias kie ĝi situas, tiu insulo, ĉu ? Nek

scias ci. Nu do, mi intencas lasi tiujn bienulon kaj kuraciston

malkovri la mason, kaj helpi al ni transporti ĝin surŝipen, je la

potencoj ! Tiam ni vidos. Se mi povus esti certa pri vi ĉiuj, vi filoj

de trabreĉantoj, tiam mi igus Kapitanon Smollett navigadi kun ni

duonvoje returne, antaŭ ol mi ekfrapus!”

“Nu, ŝajnas al mi, ke ni tamen ĉiuj estas ŝipistoj tie-ĉi,” respondis

la viro Dick.

“Ni ĉiuj estas antaŭkastelaj helpantoj, ci volas diri,” mordis Silver.

“Ni kapablas stiri en iu direkto, sed kiu establos tiun ? Tio estas

je kio vi, mastroj de la fortuno, rompus la dentaron, unu kaj ĉiuj.

Se mi povus fari mian volon, mi igus Kapitanon Smollett manovri

nin ĝis almenaŭ en la alizeoj; tiele ni jam ne bezonus timi miskalkulojn

kaj porciumigojn al unu kulereto da akvo entage. Sed

mi konas vian specion. Mi finos kun ili sur la insulo, tuj post

kiam la grapo estos surŝipe, kaj domaĝe estos. Sed vi neniam

sentas vin feliĉaj ĝis vi ebriiĝis. Diskrevigu min, mia koro sikiĝas,

velante kun tiaj kiaj vi !”

“Trankviliĝu, Longa John,” vokis Israel, “Kiu kontraŭas cin ?”

“Ba, kiom multe da fieraj ŝipoj, ĉu vi pensas, mi jam vidis frakasitaj

? Kaj kiom multe da viglaj knabegoj sekiĝantaj en la suno sur

la Ekzekuta Doko ?” kriis Silver. “Kaj ĉio-ĉi nur pro tiu sama

hasto kaj hasto kaj hasto. Ĉu vi aŭdas ? Mi travivis pli ol nur dutri

okazaĵojn surmare. Se vi nur volus stiradi firman direkton, kaj

teni la nazon en la vento, vi rajdus sur luksoĉaroj. Sed ne, vi ne;

mi konas vin ! Vi nepre havu buŝplenon da rumo morgaŭ, kaj

pendumigos vin mem.”

“Ĉiu scias, ke ci estas speco de monaĥo, John; sed troviĝas aliaj,

kiuj povas manovri kaj stiri sambone kiel ci,” diris Israel. “Tiuj

ŝatis iom da plezuro, sciu. Ili ne estis tiel alt-seke fortkarakteraj,

nene, sed ili sapumis la intestojn, kiel gajaj kompanianoj, ĉiu el

ili.”

“Ĉu vere ?” respondis Silver. “Nu, kaj kie ili estas nun ? Pew estis

tiaspeculo, kaj li mortis kiel almozulo. Flint ankaŭ estis, kaj tiu

mortis pro rumo en Savannah. Ha jes, ili estis lertaj ŝipanoj,

lertegaj ! Nur, kie ili estas nun ?”

129

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!