30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.12 Pri tio kion mi aŭdis en la pombarelo

128

Jim Hawkins, la heroa knabo de tiu-ĉi historio, hazarde ekdormas

en granda barelo sur ŝipo velanta al iu neloĝata insulo

kie estas kaŝita la trezorego de iama pirato. Subite lin vekas la

voĉoj de apudaj ŝipanoj konspirantaj kontraŭ la kapitanon kaj la

estrojn de la ŝipo.

Prenita el Treasure Island (Trezorinsulo), aventura romano de la skota

verkisto kaj aventuristo Robert L. Stevenson (1850-1894), multfoje

represita kaj ankoraŭ daŭre retradukata kaj refilmigata, same kiel lia

fantascienca Dr. Jekyll and Mr. Hyde. La dialektan stilon mi juĝis

nesufiĉa por apliki ankaŭ Popidon.

En tiu-ĉi momento mi komencis kompreni la signifon de iliaj

vortoj. Per Mastro de Fortuno ili evidente celis nenion alian ol

vulgaran piraton, kaj la sceneto, kiun mi subaŭskultis, formis la

lastan akton en koruptado de la honestaj maristoj; eble de la

lasta lojala surŝipe. Sed ĉi-teme mi ne bezonis longe cerbumi ĉar,

post kurta ekfajfo de Silver, aliris tria viro kiu eksidis ĉe la

ceteraj.

“Dick estas regula,” diris Silver.

“Ho, mi scias ke Dick estas regula,” rediris la voĉo de la stiristo,

Israel Hands. “Li ne estas stultulo, Dick !” Kaj li turnis sian

tabakmaĉaĵon kaj kraĉis. “Sed aŭdu,” li daŭrigis, “jen kion mi

ŝatus ekscii, Rostisto: kiom longe ni ankoraŭ devos aktori kvazaŭ

damnita proviantŝipo ? Mi jam sufiĉe toleradis tiun Kapitanon

Smollett; li jam pli of sufiĉe hirudis min, je la tondro ! Mi deziras

enpaŝi tiun lian kajuton, jes ja. Mi deziras ties spicaĵojn kaj

vinojn kaj ceterajn.”

“Israel,” diris Silver, “cia kapo ne multe valoras, nek iam nek nun.

Sed ci kapablas aŭdi, mi supozas; almenaŭ ciaj oreloj estas sufiĉe

grandaj. Nu, jen kion mi diras: ci kuŝos en la pruo, kaj ci laboros

pene, kaj ci parolos mallaŭte, kaj ci restos malebria, ĝis kiam mi

eligos la ordonon; kaj ci povos kovadi ovojn je tio, mia filo !”

“Nu, mi ne diris ne, ĉu ?” grumblis la stiristo. “Kion mi demandas

estas nur: kiam ? Jen, kion mi demandas.”

“Kiam ? Je la potencoj de l’infero!” kriis Silver. “Nu do, se ci volas

scii, mi diros kiam. Jen ni disponas unuaklasan mariston, la

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!