30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Sed ĉio estis al mi indiferenta.

Mi sentis invadan inklinon al janamo.

La malseketa pajlo de la karceroj. Jen kio eble estus pli inda ol

kotonsako aŭ ol lito el ŝiraperta volvotolo en iu staplejo plena je

trablovoj.

Mi vere emegus dormi.

Tiuj-ĉi homoj de la hotelbranĉo kaj limonadvendado malhavas

psikologian senton: ili konsideras fiindustriiston kun falsaj juveloj

je ĉiuj fingroj kiel aŭtentan princon, kaj kiel inkognitan

monarĥon iun spertegulon de la kartludado, ĉar li kolorvitrumas

kun aro da valizoj ornamitaj per krono. Oni legas tion ĉiutage en

la gazetoj. Sed mi …?

“Kelnero !”

“Sinjoro ?”

“La kalkulon !”

Mi plore ridas apud la fontano …

La hormontriloj turniĝadis.

Estas en Belgio iomete kiel en Rusujo; oni manĝas preskaŭ je ĉiu

horo, sed en Antverpeno estas du momentoj de fulmeksplodo: je

la dekunua horo, antaŭ ol malfermo de la Grenborso, kiu okazas

tagmeze, kaj je la kvina horo vespere, la tempo kiam alvenas la

diamantistoj.

Sed mi ankoraŭ ne pagis la kalkulon, ĉar Korzakov daŭre ne estis

reveninta.

Ha, tiu konfipisto !

Grivèlerie

On n’avait pas le rond.

On la sautait.

La faim nous giclait des yeux; mais le plus dur, c’est que les yeux nous

sortaient de la tête et de dégoût quand nous contemplions toute cette eau de

124

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!