30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

“Jen,” mi diris al Korzakov, enmanigante al li la leteron kiun mi

ĵus sigelgluis. “Iru porti ĝin al la indikita adreso. Estas je nur

kelkapaŝa distanco, ĉe l’alia flanko de la stacidomo, kaj klopodu

alkonduki aŭ la okon aŭ la djengon; ci transdonos al li tiun-ĉi

kitabeton.”

Mi elpoŝigis la malgrandan volumon de Villon. La kelnero ekstaris

flanken. Mi klinis min al Korzakov: “Tio valoras ĉirkaŭ 2000

Bokojn. Ne perdu la rombon kaj agu bistre!”

Korzakov rigardis min, surprizite. Li turnis kaj returnis la etan

Villon en siaj grandegaj manaĉoj. Estis tre antikva eldonaĵo: Lyon

1532. Li ŝajnis ne kompreni kion fari pri ĝi.

“Sage !” mi pafis. “Ŝtopu tion en la poŝon kaj senkotigu la

plankon.”

Li akaparis sian malnovan ĉapelon, batŝovis ĝin sur la kapon kaj

eliris ventrapide.

“Estas rara birdo,” rimarkis la kelnero.

“Jes, estas rara birdo.”

“Ĉu la sinjora moŝto deziras ion pluan?” ankoraŭ demandis la

kelnero.

“Ankoraŭ donu cigaron al mi.”

Ĉu Korzakov efektive revenos aŭ ĉu mi finos tiun-ĉi tagon en la

malliberejo ?

“Ĉu vi havas ĵurnalojn ?” mi demandis al la kelnero. Mi ekbruligis

la cigaron.

La kelnero alportis la ĵurnalojn.

Tio nomiĝas , kia beleta vorto ! Ĉu oni skribu

tion kun aŭ sen interliga O, mi cerbumis, suĉtirante je mia

cigaro.

Ŝajnis al mi, ke la kelnero nun kaŝobservas min.

Mi mergiĝis en la ĵurnalojn. Sed mi estis malatentema kaj baldaŭ

mi forpuŝis ilin, komforte dorsklinante min al la benketo, tirante

je mia cigaro kaj sendante blu-fumajn ringojn antaŭ min.

Estas nur en tiu momento, elstreĉante la gambojn, ke mi rimarkis

ke miaj ŝuoj estas ŝiritaj kaj malpuraj, kaj mi konsciis kiel aĉe mi

markizis.

123

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!