30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

akratranĉan langon kiel ie ajn, precipe en Marseille. Ĉe Korzakov

la busto estis tute kovrita de tatuaĵoj, kio signifas ke ni devis

toleri piprizitajn spritaĵojn.

Sed mi tenis firman ideon en la kapo.

Tualeton farinta kaj la spiriton tre klara, mi kuntrenis non

Korzakov al bona restoracio, frunte kontraŭ la stacidomo. Je la

alia flanko de la stacidomo troviĝas la kvartalo de la Judoj; ne ia

getto, sed riĉa kvartalo kie loĝadas diamantistoj.

“Kio okazas al ci ?” demandis Korzakov, “ĉu ci akiris heredaĵon ?”

“Ne cerbumu, eksidu. Unue ni krustumu,” respondis mi. “Poste ni

ja vidos …”

Kaj mi mendis solidan tagmanĝon plus kelke da bonaj boteloj.

Korzakov manĝegis kiel kvaropo kaj mi samsam. Estis la dekdua

horo de la tago, kiam ni eksidis ĉetable.

Je la tria posttagmeze, kiam mi mendis kafon, likvorojn, cigarojn

kaj ankaŭ skribilaron, ni ankoraŭ ne estis kvietigintaj nian

malinofon.

“Iras pli glate,” diris Korzakov, ruktante orienteske. – “Kaj nun,

kion ni faros ?”

“Ni trinkos kafon.”

“Ĉu ci estas krezia ?” diris Korzakov. “Plivole ni surmetu la

kurbotojn, ni ventumu …!”

La salono estis trikvarone vaka. La kelnero en sia provizumejo. La

kasistino enfermita en sia siduĵo. La ĉefkelnero babilis kun sia

lasta kliento, iu maljuna sinjoro dekoraciita, kiu estis faldanta

sian servieton. Ni povis forkuri ! Kaj Korzakov okulumis al la

malfermita pordo.

“Ne,” mi diris al li. “Mi restas. Mi skribos leterpecon por ci, kiun ci

portos eksteren. Ni ja vidos la sekvon…”

La sinjoro ĥaĥatis. Li estis malantaŭen ŝovinta sian seĝon. Li

tenis sian cigaron oblikverze plantita. Li ekspedadis al si glasetojn

da maljuna Chartreuse-likvoro. Li preferis verdan anstataŭ

flavan. Li ŝercis kun la kelnero, kiu estis pasiginta provtempon en

Parizo kaj kiu demandis al li novaĵojn pri mi ne scias kiu trinkuĵo

de Montmartre, post ekfajrigo de alumedo.

122

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!