30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.11 Kiel festeni sen mono

Blaise Cendrars (1887-1961) estas pseŭdonimo de Frédéric

Sauser, franca poeto kaj prozisto, kiu provis kun sia amiko

Apollinaire esprimi kubismon per literaturaj rimedoj. Tio liveris

novan artotendencon nomitan “simultanismo” pro apudigado de

eventoj kiuj en realo situis en malsamaj tempoj aŭ lokoj. Kiel tre

aventurema mondvojaĝanto, li verkis aventurajn romanojn kaj

aŭtobiografiojn. Depende de la temo, lia stilo alternas inter epiko

kaj liriko. Sentoj, memoraĵoj, bildigoj sinsekvas rapide per kurtaj

frazoj kaj aplikado de nenormaj vortoj, ofte disigitaj de ilia

kutima senco. Ĉiuj liaj romanoj konsistigas pledon por agemo,

riskemo, kaj ribelemo kontraŭ “deca” vivmaniero. Jen episodo

en la flandra havenurbo Antverpeno.

El lia Bourlinguer (Travladi) el 1948 venas la jena fragmento, kun afabla

permeso de la eldonejo Éditions Denoël, Parizo.

Ni estis nudaj je metalo.

Ni vidis la rostaĵojn flugi.

La malsato ŝprucis el niaj okuloj; sed plej turmente estis ke la

okuloj elstaris el niaj kapoj pro abomeno kaj naŭzo kiam ni alrigardis

tiun akvo-amason en la rivero Schelde, vinkolora en la

kuŝiĝanta sunlumo, malklarega kiel orumita absintaĵo, ŝanĝebrila

kaj muareca, kvazaŭ ĉiuj alkoholaĵoj de la star-trinkejoj estis en

ĝin verŝiĝintaj kaj ne la mazuto kaj aliaj pisaĵoj de la boatoj

farantaj oleomakulojn, dum ni du trovis nenion por trinki, nenion

trinkeblan.

La hepato al ni sekiĝis.

Tio ne povis daŭri plu.

Mi mortsoifas apud la fontano ..

“Venu,” diris mi al Korzakov, “ni faru iom da tualeto. Poste mi

sendos cin kun komisiono en la urbon.”

Ni estis ĉe la fontano malantaŭ la fiŝ-halo. Ni nudigis la torson

kaj komencis grandan sinlavadon sen okupi nin pri la klaĉaĵoj kaj

sen respondi al la alvokoj kaj mokrimarkoj de popolaj virinoj kiuj

preterpasis aŭ de la fiŝistinoj kiuj en Antverpeno posedas same

121

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!