30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

identigi ilin ĉar, kiom ajn organizita slango estu kelkafoje — kun

propra fonologio, propra sintakso, propra morfologio — kaj kiom

ajn en akompano de dialekto, ĝi neniam konsistigas memstaran

lingvon disde la koineo. Aliturne: slango kapablas ekzisti kaj vivi

nur en la kadro de kaj sur la fundamento de la norma lingvo; sen

tiu ĝi tuje malaperus. Tio ne validas por dialektoj.

1.2 Kiel ĝi estiĝas ?

Plej ofte uzata “teknika” rimedo por krei slangon estas anstataŭigo

de malagrabla vorto per alia pli plaĉa (eufemismo), aŭ malpli forta

(disfemismo). Diris John BROPHY rilate al la Unua Mondo-milito:

“Iom el la teruro malaperis kune kun la falsa gloro de la milito,

kiam la soldatoj decidis nomi sian ŝtalkaskon “ladoĉapelo”, sian

bajoneton “dentopikilo”, sian tranĉean fosilon “porkoŝovilo”, kaj

murdegan bombadon “ataketo”. Tiun teknikon oni trovas en

esprimoj kiaj: “piedbati la sitelon” (laŭ angla to kick the bucket) =

morti; “lia cerbo estas najlita” (laŭ germana sein Gehirn ist vernagelt)

= li estas stulta; “estos via festotago” (laŭ franca ce sera ta

fête) = malfeliĉon al vi; “porti ĝardenon sur la ventro” (laŭ

nederlanda een tuin op zijn buik hebben) = esti entombigita.

Tiajn-ĉi vortojn aŭ vortludojn oni nomas ankaŭ “efemerismoj”, tial

ke ili same facile forgesatas kiel ili kreatis. Slangaĵoj ĝeneralregule

estas ja aferoj de estanteco kaj por la estanteco, modaĵoj,

kvankam oni renkontas ilin en kvazaŭ ĉiuj historiaj epokoj kaj en

ĉiuj organizitaj lingvoj. Pro tio regas ioma polemiko inter fakuloj

ĉu slango evoluas rapide aŭ ne rapide. Oni povas ja liveri materialon

kiel pruvon por kaj kontraŭ. Ni traktu kelkajn el tiuj

argumentoj.

1- Slangaĵo de unu generacio ne malofte iĝas tute ĝuste koineaĵo

(foje eĉ beletraĵo!) de la sekvanta, pro la senĉesa ripetado, inverse

kiel deca vorto povas estiĝi maldeca post forpaso de jaroj.

Ekzemplo: la nuna dica aarzelen (heziti) origine signifis “anusumi”

(iri malantaŭen, malkuraĝiĝi) dum tronie (vizaĝaĉo) signifis tutsimple

nur “vizaĝo” en la tempo de VONDEL (17-a jarcento).

2 - Kiam iu metio malaperas — ofta fenomeno en nia daŭre pli

teknologia mondo — tiam ĝia specifa nomenklaturo, kaj ĝia

ĵargono kune, sporade persistas en la ĝenerala lingvo en la kadro

de metaforaj esprimoj, pri kies fakta kaj konkreta signifo origina

nunaj uzantoj plu ne konscias. Grupo kaj ilaro ja kune perdis

sian signifon por la popolo. Ekzemplo: to rig prices en la angla

12

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!