30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

4.8 Ladokolportistoj

Siatempe fifamega krimulo en Usono, “Goat”Laven,

rakontas sian vi-historion al ĵurnalisto.

Ni ne sciis en kiu parto de la urbo ni troviĝis, nek kia klaso de

homoj ĝin vizitadis aŭ priloĝis. Kiel palpaĵo, por ekscii en kiu

speco de hotelo mi troviĝis, ĉe la malsupreniro mi renkontis la

hotelan komizon, kiu aspektis tre altŝveba knabego. Do, mi

parolis la slangolingvaĵon kun li, kiel palpaĵon por malkovri ĉu li

estas regula.

Kion mi diris estis: “Bonan matenon, kiel fartas l’artifiko ?” — kio

konsistigis specon de kodvorto. Nuntempe ankaŭ komercistoj kaj

teatruloj utiligas slangon kiun nur ŝtelistoj kutimis uzadi, sed en

tiu momento tiu-ĉi frazo certe estis fidinda palpaĵo. Do, tiu-ĉi viro,

li komprenis ke ni ne estas sprosoj, kaj li salutis nin konforme.

Sidante en la hotelvestiblo ni okulmezuris la okupantojn de la

kasao, kaj konkludis ke ni restadas en bona vivloko. Tio estas: ili

ne tro interesiĝis pri tio kion oni faras, tiel longe kiel oni pagas

sian luprezon.

La unua amuzejo kien ni iris, estis la trinkejo de Hein Cadoodle.

Se iu viro aŭ virino tie faris fulmigon de io ajn, tiu iĝis torpedita

aŭ priŝtelita, sed neniam povis foriri kun sia mono, krom se li aŭ

ŝi apartenis al la knabegoj mem. Do, la knabegoj nin alrigardis,

klopodante malkovri ĉu ni estas dupoj aŭ ungistoj. Sed ni dissemis

kelkajn rimarkojn, palpante la trairon, kaj ili decidis ke ni

estas en ordo.

Ni komencis pensadi kiel gajni iom pli da mono; sekve ni enfalis

biljart-salonon. Ĝi situis en la Ŝtatostrato — mi plu ne memoras

precize kie — kiu tiutempe estis fifama ferdeko; ĉiuj knabegoj, de

ladokolportistoj ĝis levigistoj, kutimis kunvenadi tie. Ladokolportisto

estas ulo kiu aĉetas falsajn juvelojn kaj markas ilin kiel 14karatajn.

Ekzemple, li aĉetas ringeton kun vitra diamanto en ĝi;

tiam li faras travestion, surmetante kornokradajn okulvitrojn kaj

tiaspecaĵojn. Poste li elektas homojn kiel turistojn, laboristojn, kaj

speciale taksiŝoforojn; junaj viroj kiuj kredas sin altŝvebuloj,

sciantaj ĉiujn demandojn kaj respondojn, sed kiuj envere ne scias

la horon de la tago.

Tiel, li aliras sian celtabulon kaj, per lertaj paroloj igas la tabulon

aĉeti la ringon sub preteksto ke li ĵus trovis ĝin. Aŭ alia taktiko,

110

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!