30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

ekstera mondo; plej ofte iom aliigante sian signifon kaj tiel iĝante

komuna slango.

Notindas ja ke ĵargona vorto ne estas tiel ekskluziva kaj deviga

kiel scienca aŭ teknika termino. Ĉarpentisto ne rajtas nomi sian

martelon “segilo”, ĉar tio kondukus al agacaj miskomprenoj. Sed li

povas sendanĝere nomi ĝin “bateŝo” aŭ “frapkapo” aŭ io simila.

Duavice ni malkovras gradiĝojn en la nocio “slango”. La trivialeco

kaj/aŭ malnormeco dependas de la mezuro en kiu ĝi estas ŝoka,

maldeca, fremda, ĵargona, kotopo laŭ kiuj multaj kriterioj oni

malkovras tutan gamon, kvazaŭ stratigrafian tavoliĝon, irantan de

slangaĵetoj, propraj al la plej superaj sociaj medioj, ĝis tiu de la

plej malsuperaj, de plej “pura” lingvo al plej “trufita”. Slango povas

esti naiva aŭ ellaborita, kruda aŭ kulturita, triviala aŭ vigle spita,

sengusta aŭ sukoplena, same kiel ĝia koineo; ĉio-ĉi depende de

kunteksto kaj grado de familiareco. Malbona slango naskiĝas el

spirita malvigleco; ĝi endormigas la imagopovon. Bona slango

provizas novan vivopuŝon al malnovaj aŭ abstraktaj ideoj.

Encyclopaedia Britannica, sub la plumo de Eric PARTRIDGE,

distingas de supre malsupren ne malpli ol naŭ tavolojn en sia

lingvoskalo: standard, informal or colloquial, slang, cant, jargon,

argot, dialect, non standard, taboo or vulgar. En praktiko tiu

disdivido laŭ sociolingvistikaj niveloj estas kompreneble delikata

tasko.

Slango do estas “slanga” en pli aŭ malpli forta mezuro, laŭ la

kvanto da deviaj vortoj kaj esprimoj kiujn ĝi ampleksas, laŭ la

tekniko de ilia enformigado, kaj laŭ la kunteksto en kiu ili estas

aplikataj. Ju pli da deviaj elementoj, des pli slanga la lingvaĵo

estas. Ĉiu vorto kaj esprimo ja posedas sian propran pasintecon,

sian propran kuntekston. Vivanta lingvo, kiel ni jam notis, estas

evoluema komunikilo. Neniam ĝi estas aŭ restas en absoluta

signifo ekskluziva propraĵo de tiu aŭ alia socia grupo, nete

distranĉita de aliaj grupoj. Pro sia naturo mem, lingvotrezoro en

pli aŭ malpli alta grado estas disdonata, kundividata. La limo

inter tiuj kiuj pli intense partoprenas en donita tavolo, kaj tiuj

kiuj partoprenas malpli intense, estas maloftege strekebla per

neta kontrasto.

Krom tio notindas ke — ĉar slango kaj dialekto ambaŭ estas

naturaj lingvotrajtoj de dubasociaj homgrupoj — ili du ofte interpenetriĝas;

alidire ke slango kutimas aperi en dialekt(ec)a robo.

[Vd “Vagabonda Venĝo” 4.20]. Oni tamen ne iru ĝis la ekstremo

11

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!