30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Sinjorino E-H (ege ŝokite al Liza) – Tamen, vi ne kredas serioze ke

via onklino murdatis !?

LIZA – Ĉu ne farus mi ? Tiuj, kun kiuj ŝi vivadis, estus ŝin

murdinta pro eĉ nura ĉapelopingleto, se silenti pri ĉapelo !

Sinjorino E-H – Sed ne povis esti ĝusta ago de via patro tiamaniere

verŝadi alkoholon en ŝian buŝon. Tio estus povinta mortigi

ŝin !

LIZA – Ho, ne ŝin ! Al ŝi la brando estis kvazaŭ patrinlakto.

(Pickering ŝrumpiĝas. Higgins decidas iri for, metas salutan

fingron kontraŭ sian ĉapelon kaj ekas. Spite, lia nekontrolebla

scivolemo last-momente retenas lin je la pordosojlo, por aŭdi kion

Liza ankoraŭ estis dironta.) - Cetere, li estis verŝeginta tiom multe

tra la propra gorĝo ke li perfekte konis la efikon.

Lordino BOXINGTON – Ĉu vi volas diri, ke via patro trinkadis ?!

LIZA – Trinkadis ? Tondre, li drinkis !

Sinjorino E-H - Kiel terure por vi !

LIZA – Tute ne. Tio neniam kaŭzis malbonaĵon al li, kiom mi vidis.

Sed li ankaŭ ne faris tion senĉese. (Gajtone) – Je la hapeno, kiel

oni diras, de tempo al tempo. Kaj li estis ĉiam pli afabla kiam li

iom vagadis en vaporoj. Ĉiufoje kiam li estis sen laboro, mia

patrino kutimis doni al li kvar Azenojn por ke li eliru kaj ne

revenu antaŭ ol esti drinkinta sin mem gajhumora kaj amema.

Estas multe da virinoj kiuj devas igi siajn edzojn ebriaj, por igi ilin

taŭgaj al kunvivado. (Nun tute senĝene) – Vidu, estas tiel-ĉi: kiam

viroj havas peceton da konscienco, tiu riproĉas al ili dum sobreco

kaj tio igas ilin mavhumoras. Guteto da beberaĵo kontraŭe

forprenas la pezon kaj faras ilin feliĉaj. (Al la junviro Freddy, kiu

tordiĝas pro subpremata ridado.) – Nu, pro kio subridas ci ?

FREDDY – Pro la nova parolmaniero. Vi tiel lerte scipovas fari

tion!

LIZA – Se mi faris ĝin konvene, kial vi do ridas ? (al Higgins) – Ĉu

mi diris ion kio ne decas ?

Sinjorino HIGGINS (intervene) – Neniel, Fraŭlino Doolittle.

LIZA – Nu, tio estas konsolo, almenaŭ. (Komenteme) – Kion mi

ĉiam diras, estas ke …

HIGGINS (ekstaras kaj rigardas al sia horloĝo) – Hum, hum !

106

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!