30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

moviĝos al orienta direkto. Ne estas indikoj pri iu granda ŝanĝiĝo

en la barometra situacio.

FREDDY – Ha, ha, ha ! Kiel spritege !

LIZA – Kio misas en tio, juna viro ? Mi certas, ke mi diris ĝin

ĝuste.

FREDDY – Frakase !

Sinjorino EYNSFORD HILL – Mi tre esperas ke ne iĝos tro malvarme.

Estas sufiĉe da gripo en la urbo. Mia tuta familio regule

malsaniĝas pro ĝi en la printempo.

LIZA (morne) – Mia onklino eĉ mortis pro gripo. Almenaŭ, tion oni

diris. (S-ino E-H eligas kompateman “ts ts ts”. Sed mi opinias ke

oni tute simple konfitis la maljunan virinon. (Higgins kaj Pickering

akuze rigardas unu la alian, kvazaŭ ĉiu volus igi la alian

responsa, ĉar tiu ankoraŭ ne sufiĉe profunde preparis la knabinon

al tiu-ĉi lasta ne ekzercita frazo.)

Sinjorino HIGGINS (nekomprene) – Ĉu “konfitis” ?

LIZA – Jeees, Dio kompatu ! Kial ŝi ja mortu pro gripo ? Ŝi bonege

travivis gorĝobruniĝon [difteriton] en la jaro antaŭ tio. Mi tiuokaze

vidis ĝin propraokule. Preskaŭ bluvizaĝa ŝi estis ! Ĉiu

kredis ŝin jam morta, sed mia patro, tiu obstine plu kuleradis

brandon en ŝian gorĝon. (Higgins, kiu plu ne scias kion fari por

savi la situacion, balancigas teotaseton sur sia kapo, farante kelke

da paŝoj sen elverŝi unu solan guton, esperante deturni la

atenton, sed vane.) – Fine ŝi rekonsciiĝis kaj eĉ tiel abrupte, ke ŝi

dismordis la kavaĵon de la kulero.

Sinjorino E-H (konsternite) – Ĉielo !

LIZA (nun sen konscio plene aĉigante la situacion) – Mi demandas

al ci kiamaniere virino, kun tia forto en sia korpo, povus morti pro

gripo ? Kaj kio okazis al ŝia nova pajloĉapelo, kiu fakte estis

apartenonta al mi ? Iu ĝin ungis ! (Higgins ventumas al si per la

arĝenta pleto de la teotablo.) Kaj kion mi volis diri: tiuj kiuj ungis

la ĉapelon, ankaŭ konfitis ŝin !

Lordino BOXINGTON (nerveme kaj laŭtvoĉe) – Ĉu “konfitis ŝin” ?

Kion signifas tio …?

HIGGINS (haste) – Ho, tio estas nur novmoda ĵargon-esprimo.

“Konfiti” signifas “mortigi”.

105

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!