30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.7 Fuŝita Eksperimento

104

Profesoro Higgins, fonetikisto antez Literom, en la 19jarcenta

Londono, ege malŝatas la afektemon de la britaj

burĝaro kaj nobelaro. Li batalas por ĝusta prononcado

de la angla koineo kaj estas lia konvinko ke sole elparolo

kaj belmanieroj decidas pri la socia rango de homoj; ne

ilia profesio aŭ deveno. Hazarde li renkontas la proletan

florvendistinon Liza en kiu li ekvidas okazon por pruvi

sian tezon. En sekreto li instruas al la volonta junvirino

salonmanierojn kaj decan paroladon, helpate de sia

amiko Kolonelo Pickering. Por unua elprovo de la jam

atingitaj rezultoj, ili enkondukas ŝin riĉe vestitan ĉe

kunveneto de altmediaj sinjorinoj kun kiuj ŝi babilu pri la

vetero kaj similaj banalaĵoj, ŝanigante sin fraŭlino de

eminente burĝa deveno. Sed ve, Liza baldaŭ glitas de la

sendanĝeraj banalaĵoj al emociplenaj personaj memoroj,

kio okazigas ankaŭ transiron de la kontrolata deca lingvaĵo

al spice triviala lingvaĵo.

(Eliza, tre elegante vestita, impresas per tiel rimarkinda distingo

kaj beleco dum sia eniro, ke ĉiuj leviĝas, sufiĉe malcertaj. Gvidate

de la gestoj de Higgins, ŝi aliras Sinjorinon Higgins per kontrolata

gracio.)

LIZA (parolante per pedanta ekzakteco en la prononcado kaj

belmelodie) – Kiel vi fartas, Sinjorino Higgins ? (Ŝi spasme spiretas

por certiĝi ke la H de Higgins noteblas, sed bone sukcesas.) –

Sinjoro Higgins diris al mi, ke mi rajtas fari la viziton.

Sinjorino HIGGINS (kore) – Tutcerte. Mi vere ĝojas vidi vin.

(Sekvas iom ĝena paŭzo.)

Sinjorino HIGGINS (fine, konversacie) – Ĉu vi pensas ke ankoraŭ

pluvos ?

LIZA (laŭ la ekzercoj, kiujn diktis al ŝi la profesoro) – La malprofunda

depresio en la okcidento de tiuj-ĉi insuloj probable

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!