30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

NIKOLAJ – Dio min gardu ! ĉar, je la Dipatrino de Kazan, tiu-ĉi

besto fetore odoraĉas !

LIZA – Pistu cin Petro ! ĉu ci volus, patreto, ke mi ĝin parfumu per

kolonja akvo ?

NIKOLAJ – Tion ci nepre devus. Sed diru, Liza Grigorievna, je kiu

prezo ci senigos cin de tiu-ĉi familia relikvo ?

LIZA – Trifuntan ezokon … mi ĝin cedos por du Rubloj.

NIKOLAJ – Du Rubloj ? Ĉu ci perdis la saĝon?

LIZA – Ci tamen ne supozas, kolombeto mia, ke mi leviĝis je la

kvara matene por ŝmiri cian bekon per mielo kaj lasi al ci la tutan

profiton de mia laboro ?

NIKOLAJ – Kisu al mi la piedfingrojn ! Du bonaj Rubloj por tiu-ĉi

putra fiŝaĉo !

LIZA – Trinajla Kristo ! Prenu aŭ lasu !

NIKOLAJ – Mi proponas kompromison: mi prenas la fiŝon por unu

Rublo kaj lasos al ci la odoron.

LIZA – Leku mian kaktruon, ci zigzag-nazulo !

NIKOLAJ – Zigzag-nazulo ? Mi ? Ĉu ci ne rigardis cian galoŝan

mentonon ?

LIZA – Hej, bridu la langon, patreto, aŭ mi regalos al ci duoblan

survangon !

(Alvenas Duŝa Petrovna.)

DUŜA – Liza, anĝeleto, mi venas en granda urĝo, rapide donu

mian fiŝon !

LIZA – Cian fiŝon ?

NIKOLAJ – Cian fiŝon ?

DUŜA – Jes, la fiŝo, kiun mi mendis. Donu rapide. Ne limaku, ĉar

miaj gastoj jam alvenis.

LIZA – Ciaj gastoj ? Mia mortinta edzo, Igor Ivanoviĉ, ĉiam diris,

ke fiŝoj kaj gastoj estas egalaj; post du tagoj ili estas malbonaj. Li

mem forpasis pro misglutinta fiŝosto, la karulo. Dio havu lian

pekan animon. La maljuna porko senhonte postkuris la servistinon.

Sed kia temperamento ! Vera leono !

101

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!