30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

4.6 La Ezoko

Rolantoj

100

Teatraĵa skeĉo, originale verkita en Esperanto fare de Henri Vatré,

por demonstri la esprimkapablon de la Internacia Lingvo ankaŭ en

komike triviala (slanga) rilato. Unuafoje prezentita en Ĝenevo 1962.

La scenejo estas tiu de fiŝvendeja placo en Rusujo, sub la cara

regno. Kompreneble, en klasika Esperanto sole eblas apliki

metaforojn, kio estas nur unu el la rimedoj de efektiva slango.

Liza Grigorievna: fiŝvendistino

Nikolaj Filipoviĉ: kliento

Duŝa Petrovna: klientino

Anonime: krianta gazetvendisto kaj aerpurigisto

LIZA – Ha, ventro de kozako ! Tiu Duŝa Petrovna petis, ke mi

rezervu por ŝi mian plej belan fiŝon, kaj ŝi eĉ ne venis por ĝin

preni. Mi estus povinta ĝin vendi jam dekfoje. Kion fari, diable !?

Nu, jen venas Nikolaj Filipoviĉ. Mi ĝin al li proponu.

LIZA (al Nikolaj) – Freŝa fiŝo ! Hej, patreto, aĉetu freŝan fiŝon !

Profitu la lastan favoron !

NIKOLAJ – Ĉu nur tiun-ĉi solan fiŝon ci povas proponi ?

LIZA – Jes, animeto, la lastan, sed la plej belan. Mi ĝin konservis

por ci, karuleto. Ĉiuj aliaj jam delonge forvendiĝis. Ĉu ĝi ne

sufiĉas por cia apetito ?

NIKOLAJ – Nu, ne restas multe da elektebloj, patrineto.

LIZA – Ĉu ĝi ne plaĉas al ci, Nikolaj Filipoviĉ ?

NIKOLAJ – Ĉu vere ĝi estas freŝa ?

LIZA – Freŝa ? Kiel nova rozo, animeto. Ĉi-matena kapto, mi ĵuras

al ci je la sangaj ulceroj de Sankta Vasilij !

NIKOLAJ – Hm ! Ŝajnas al mi, ke ĝi mortis de maljunaĝo jam

antaŭ monato.

LIZA – Korpo de porko ! Ĝi mortis de amĉagreno. Belega peco.

Prenu ĝin, ĉar simila okazo neniam plu pendos ĉe cia nazo.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!