30.01.2013 Views

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

GAVARO - Cindy

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

greke korakjiistika ruse ĵargon, suĥaja vjétv

hebree aagaah suome katukieli

helene logos tapeinos sŭahile msemo wa kinyume

hispane germania, jerga svede rotvälska, slang

hindie katthbolii taŝkente arapaĉa

hungare szleng, tolvajnyelv turke hèrsèz dili

La radikoj slang, argo, ĵargon retroviĝas ofte en tiu bunteco, sed

kun malsamaj nuancoj. Aldone, oni ne kredu ke slango estas

ekskluzivaĵo de nia propra tempo. Male, kiel atestas Latino kaj la

helena, ĝi havas malantaŭ si jam respektindan historion. Eĉ la

nomoj en supra listo ŝanĝiĝis laŭ formo kaj laŭ enhavo tra la

tempoj. Do, kiel povas konstati la leganto: unueco aŭ eĉ nur firma

komuna bazo estas apenaŭ trovebla, ĝis eĉ en la nomoj mem.

Pro tio, koncerne al difinoj : Kiam oni konsultas malsamajn

vortarojn, oni renkontas ankaŭ tiom da malsamaj klarigoj, sub

referencovortoj rilate al slango. Plejofte tiuj emfazas “konvenciecon”

kaj “sekretecon” sed, kiel mi pli poste klopodos

demonstri, slango miaopinie estas nur enparte konvencia, kaj

sekreteco estas nur unu inter aliaj ĝiaj aspektoj.

Vide al tiu diverseco kaj malakordo, kaj por ke ne okazu

miskompreno pri miaj personaj eksponoj en postaj ĉapitroj, oni

cedu al mi la lukson sendepende (re)formuli la difinojn “triviala”

kaj “slango” en PIV jene — cetere sen garantio je nepra ĝusteco:

triviala = vulgara en la plej fia aŭ aĉa senco; vulgarega;

slango = pli malpli triviala lingvaĵo, konsistanta el kripligitaj kaj

fremd-originaj vortoj, el kaŝaj metaforoj kaj stilfiguroj, uzata ĉefe

sed ne ekskluzive de malsuperaj sociaj klasoj (precipe sed ne

ekskluzive de krimuloj), kiun lingvaĵon plejparte ne komprenas

kaj malofte uzas la superaj koineon parolantaj klasoj, escepte ene

de iu specifa fako.

Ni nun provu iom situigi la fenomenon en ĝia lingvistika kadro. Mi

jam atentigis pri tio ke “slango” estas nur ĝeneraliga nocio,

universala flago, sub kiu velas multe da ŝipoj, ĉar en realo oni

renkontas plurajn formojn, plurajn slangojn: tiun de la armeo, de

la universitato, de la teatro, de la maristoj, de la muzikistoj, de la

sportistoj, kaj tiel pli kaj tiel plu. Ĉiu medio havas sian propran

tipan ĵargonon el kiu daŭre eskapas terminoj kaj esprimoj al la

10

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!