Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
-- Ĉu li loĝas en San Francisko, kie niaj gefratoj? Demandu lin!

-- Mia fratino demandas, ĉu vi estas amerika soldato kaj ĉu vi loĝas en San Francisko,

kie ni havas gefratojn?

-- Ho, ne! Tute ne! Mi estas amerika soldato nur nun. Mi servas en la amerika armeo

nur en Siberio. Mi estas slovako. Mia hejmo ne estas en Ameriko, sed en

malproksima hungara lando. Mi estas militkaptito kaj servisto en la amerika kazerno.

Iĉio Pang diras la signifon de la frazoj al la fratino. Ŝi faras grandajn okulojn kaj sen

vortoj ŝi iras al la apudfenestra seĝo.

-- Estas interese, en nia kurso la uniformoj ne diras la puran veron. Janis Lekko, la

rusa soldato, estas latvo. Marja Bulski en la rusa gimnazia uniformo, estas polino, la

instruisto, sinjoro Paŭlo Nadai, en la rusa civila vesto, estas hungaro kaj vi, amiko, en

la amerika uniformo, estas slovako. Nur mia vesto montras la veron. Mi estas ĉino,

vera ĉino.

-- Sed bona, tre bona ĉino -- diras la soldato. -- Kion vi faras?

-- Mi lernas kaj skribas.

-- Ĉu Esperanton? Montru, kio estas sur la papero?

-- Ne! Mi ne kuraĝas ... Mi faras nur praktikon.

La soldato iras al la tablo, prenas la paperon, rigardas la skribon kaj legas, legas. La

fratino de Iĉio Pang atentas kaj la soldaton kaj la fraton. Ŝi vidas; la soldato manĝas

per okuloj la skribon. Lia rigardo estas tre bela kaj la frato pale blanka staras apud li.

La soldato metas la paperon sur la tablon.

-- Nu, Iĉio Pang, ankaŭ via uniformo diras malveron. Vi ne estas vera ĉino, sed vi

estas esperanta poeto. Mi estu hundo, se mi ne diras la puran veron. Ĝi estas poemo,

bela kaj kortuŝa poemo.

-- Ĉu ĝi plaĉas al vi?

-- Jes, tre! Vera poemo! Iĉio Pang, vi estas la poeto de nia kurso.

-- Nu, ĝi estas simple kunmeto de frazoj, en kiu estas nur la vortoj, kiujn mi scias.

-- Ĉu simpla kunmeto de frazoj? Sed ĝi havas muzikon kaj senton. Aŭskultu! Mi legas

al vi.

AL NIA LINGVO

Vi, bela lingvo, Esperanto,

en mi la penso jam ne mutas;

parolas sentoj en la kanto,

per kiu vin mi nun salutas.

Ho, kie estas via lando? --

demandas homoj. La respondo:

La lingvoland' de Esperanto

jam estas nia tuta mondo!

Al tuta mond' vi apartenas,

al alto levas vi la Homon

kaj kiu vin en koro tenas,

de vi ricevas Belon, Bonon.

8