Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Ĉapitro 11: Adiaŭ Siberio!

La suno ankoraŭ varme brilas, sed la aŭtuna vento jam portas kun si la spiron de la

proksimiĝanta vintro. Polvonuboj, pelataj de la vento, dancas, kuras, jen ekkuŝas, jen

denove levas sin sur la stratoj.

La grandaj militkaptitejoj iom post iom senhomiĝas, la esperantaj societoj

senmembriĝas. La vivo estas malpli vigla. En Oktobro preskaŭ ĉiusemajne alvenas

ŝipoj kaj la adiaŭaj kunvenoj fariĝas pli oftaj. Sed la malnovaj geamikoj, escepte la

forirantan Koluŝ, ankoraŭ estas kune. Nur Sunfloron oni ne povas vidi. Depost tiu

tago neniu vidis ŝin, onidire eĉ ne ŝia patro. Kien ŝi malaperis? Kiu scias?

La maljuna ĉino lignovizaĝe, ŝajne indiferente sidas sur la strato antaŭ la pordo de sia

komercejo kaj pipfumas, kvazaŭ nenio estus okazinta. Surda homo estas filozofo. Li

aŭskultas, sed jam ne plu aŭdas la matenan koncerton: la ĉinaj soldatoj vane trumpetas

por li en la kazernoj. Li aŭskultas la vesperan koncerton: la kanto kaj muziko de la

ĉinaj aktoroj en la teatro ne plu atingas liajn orelojn. Li nur sidas kaj pipfumas.

En la militkaptitejo multaj kazernoj staras malplenaj. Nadai ne instruas plu. Li regule

vizitas la kunvenojn kaj ĉiutage pasigas kelkajn horojn kun la geamikoj, kiujn li

baldaŭ estas forlasonta. Marja kaj Lekko instruas fervore.

Marja havas turmentajn tagojn. Ŝia taglibro estas plena de plendaj kaj ribelaj pensoj.

Ŝi havas nur unu esperon, ke en tiu ĉi jaro jam ne plu venos ŝipo por la militkaptitoj

kaj nur printempe povos foriri tiuj, kiuj restis en la kazernoj. Oni diras tion. Ankoraŭ

unu vintro, printempa vintro por ŝi. Poste ja venos vintraj printempoj. Ŝi sentas tion.

Ho, se ŝi povus haltigi la tempon!

Sed la tempo estas nehaltigebla, la sorto estas senindulga. En iu mateno telegramo

alvenas al la komandanto de la militkaptitejo kaj denove por sescent hejmsopirantoj ĝi

realigas la milfoje prisonĝitan revenon al la patrolando ... Kaj Nadai estas inter ili.

Jen, tamen alvenis tiu ŝipo. La lasta ŝipo en la jaro. Ne gravas! Ĝi estas ne granda. Ne

ĉiuj povas iri per ĝi. Ne grave! La homoj freneze ĝojas, kure adiaŭas. Morgaŭ okazos

la enŝipiĝo en Vladivostok. Ek al la stacidomo! Hejmen! Hejmen! Ho, ĉiopova Dio,

fine post kvar, kvin, ses jaroj, post militaj kaj revoluciaj teruraĵoj hejmen! Ek! Rapidu,

rapidu! La vagonaro jam estas irpreta. Hejmen! Ek al la paco! Adiaŭ Siberio!

Nadai ne estas inter la freneze ĝojantoj. Li apartenas al tiu grupo de la forirontoj, kies

koron disduigis la Vivo. Unu duono de tiu koro malespere kroĉiĝas al tiu ĉi sanga tero

de la suferoj kaj teruroj; la alia duono vokas, postulas lin al la malproksima hejmo. Li

devus diri nur unu vorteton kaj li povus resti ĉi tie. Ankoraŭ centoj volonte irus

anstataŭ li. La lasta ŝipo en la jaro! La lasta ŝipo!

La dua duono de la koro estas la pli forta. Li decidas iri kun la aliaj. La maro ne nur

disigas, sed ĝi estas ankaŭ vojo por retrovi la amikon. Hejmen, hejmen -- krias la

47