Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
parolis. Ŝia rigardo ĉiam longe ripozis sur tiu granda koro kun la verda stelo, kiun ili

kune (Iĉio Pang kaj ŝi) donacis al la societo. Ankaŭ nun ŝia fantazio reaperigas tiun

belan vesperon kun la lumigata abio. Refoje ŝi aŭdas la mildavoĉan deklamadon de

sia frato kaj denove ŝi sentas la varman mantuŝon de sia "Amiko". Ho, nun li feliĉe

ridas, babilas kaj iras de homo al homo por diri -- adiaŭon. Ne, Sunfloro ne povas vidi

plu tion.

Ŝi fermas la okulojn kaj pensas, pensas. Malbelaj bildoj, malbonaj pensoj terurigas

ŝian koron. La estonto aperas. La nedezirata estonto kun la dika Lon Fu, kiu ricevis

monon por rekonstruigi sian detruitan domon kaj kiu ĉiutage pli kaj pli multe parolas

pri ŝi al ŝia patro. La patro ... Kiel maljuna li jam estas. La foriro de Iĉio Pang pli

malsanigis lian bonan koron. Se Sunfloro ne havus lin, ŝi preferus iri al tiu nekonata

mondo, kie atendas neniiĝo aŭ renaskiĝo. Sed almenaŭ en la nova vivo ŝi ne devus

senti tion, kio nun premas ŝian koron per nevidebla fera mano ... Kaj la "Amiko" ridas

feliĉe, babilas gaje. Li reiros al sia malproksima hejmo. Por la foririnto estos pli facile

ol por la postrestinto. Ĉiam estas tiel.

-- Sunfloro, ni foriru -- ŝi aŭdas lian voĉon, malfermas siajn okulojn kaj obeante

sekvas lin.

Koluŝ haltas en la koridoro.

-- Atendu momenton aŭ iru en la lernoĉambron, kie Marja Bulski instruas. Mi diros

adiaŭon al Lekko kaj poste mi iros al ŝi.

-- Sunfloro atendas .... Kiam Amiko finas parolo, ankaŭ Sunfloro foriras.

Dum Koluŝ estas ĉe Lekko la kursa horo de Marja finiĝas kaj ŝi mem venas renkonte

al Sunfloro.

-- Sunfloro, delonge mi ne vidis vin. Ĉu vi estis malsana?

-- Sunfloro laboras hejme ... en la vendejo ... La patro malsanas.

-- Sed ankaŭ vi estas ne tute sana. Mi vidas. Ne tia estas via vizaĝo, kiam vi estas en

ordo.

-- Amiko foriras. Sunfloro malsanas ... kaj tie, tie -- ŝi montras al sia koro -- estas

malbona, tre malbona sento,

-- Koluŝ foriras. Ĉu? Kien?!

-- Granda ŝipo venas sur la granda akvo kaj Amiko foriras ... for ... for ...

Marja paliĝas. Jen, la fantomo de la morgaŭo jam montras sin. Koluŝ foriros, poste la

aliaj kaj ankaŭ li. Ŝi rigardas al Sunfloro. Ties vizaĝo estas tiel senmova, ligna kiel ĝi

estis ĉe la lito de Iĉio Pang. Subite Marja komprenas ĉion. La doloro ektranĉas ŝian

koron. Ŝi vidas sin mem kaj sian sorton en la dolorrompita Sunfloro. La simpatio, la

amo kaj kompato serĉas vortojn en la animo de Marja, sed ŝi diras nur du simplajn

frazojn sen konsola forto.

-- Ne malgoju ... La vivo estas tia.

En la okuloj de Sunfloro subite aperas la larmoj kaj ŝia voĉo petante muzikas.

-- Sunfloro deziras kiso de la blanka bona fratino ... Unu kiso.

La du knabinoj ĉirkaŭprenas unu la alian. En ili la sama sento ploregas. Tiel la

reveninta Koluŝ trovas ilin. Vortoj, belaj vortoj, bondeziroj kaj adiaŭo.

Marja longe rigardas al la malproksiĝantaj geamikoj. Ho, kiel ili malsimilas! La

rompiĝema ĉina knabino kaj la granda, forta eŭropano. Vere, ili ne decas unu al la alia

45