-- respondas krie la korbatoj -- kaj en la suna brilo vivas kun vi sur Tero nur -- gefratoj. Ne, mi ne povas skribi pli hodiaŭ. La doloro kunpremas mian gorĝon kaj mi ne vidas plu la literojn ... Nur la koron super la bajonetoj ... la koron kun la sangolarmoj "kaj en la suna brilo vivas kun vi sur Tero nur -- gefratoj." 43
Ĉapitro 10: Nikolsk Ussuriska Esperanto Societo Somera posttagmezo estas. En la ĉambroj de la nova esperanto-societo regas vigla vivo. Jes, en la ĉambroj, ĉar la vintra kaj printempa laboroj de la membroj alportis neatenditan prosperon. Sukceso post sukceso venis. Dum la vintro Nadai gvidis tri kursojn en du gimnazioj kaj en la Popola Domo. Sed ne nur li laboris. Lian kurson en la Popola Domo Adalberto Szijj, hungara oficir-militkaptito, transprenis. Li bonege instruis. En la fino de la printempo oni jam vidis, ke la malgrandaj lernoĉambroj de la Popola Domo ne sufiĉas por bone labori kaj por havi viglan kluban vivon. El okcidentaj urboj venis ĉiam pli da militkaptitoj inter ili multaj esperantistoj, kiujn speciala komitato centrigis en Nikolsk Ussurijsk. La celo: surmare rehejmigi la militkaptitojn. La urba konsilantaro de la Kultura Sekcio donis tutan lernejon je la uzo de la esperantistoj. Ili estis ja centoj: viroj, virinoj, knaboj, knabinoj el la diversnaciaj militkaptitoj kaj el la civila kaj militserva loĝantaro, kiu konsistas el rusoj, poloj, ĉinoj, koreanoj. Vigla vivo. La membroj uzas nur Esperanton, ĉar ĝi estas la sola lingvo, kiun ĉiuj komprenas. La modesta biblioteko riĉiĝas per la donacoj, kiujn faras la balda?rontaj militkaptitaj esperantistoj. La amikan konatiĝojn sekvas kora intimeco. Jam okazis ne unu geedziĝoj, en kiu la hejma lingvo de la juna paro estas Esperanto. Multaj knabinoj havas fianĉinan ringon. Antaŭ nelonge okazis la geedziĝa ceremonio de Ernst Mayer kaj Valja Smirnova. La membroj de la unua kurso aranĝis belan festenon por la junaj geedzoj. Antaŭ semajnoj la klubo havis gastojn el la militkaptitejo de Pervaja Rjeĉka. Ekskursoj, literaturaj vesperoj, prezentado de malgrandaj teatraĵoj, murgazeto,plimultigita "informito" montras, ke la lingvo vivas, la parolo fluas kaj la instruado estas konstanta. Ankaŭ nun en unu lernoĉambro Marja Bulski instruas la plej novajn adeptojn, en la alia ĉambro blankhara "junulo", en kiu vi ne rekonus la dudekdujaran Janis Lekko. Li donas la lastajn lecionojn al siaj gelernantoj. Jes, nia bona Janis Lekko farigis blankhara dum la nokto de la japana atako kaj dum la suferplenaj semajnoj, kiujn li pasigis en terura malespero inter la montoj. Tiutempe en sia poŝo li havis du esperantajn librojn kaj en la soleco tiuj konsolis lin. En la tria granda ĉambro estas la klubejo mem. Ho, kia vivo regas tie de mateno ĝis malfrua vespera horo kaj ĉiutage. Kompreneble ne ĉiuj membroj venas ĉiutage. En tiu ĉambro nun Petro Koluŝ adiaŭas. Li ne havas plu amerikan uniformon, sed tiun de la ĉeĥa legio. Li estas ja slovako kaj li revenos al sia naskiĝurbo per tiu granda ŝipo, kiu morgaŭ alvenos en la havenon de Vladivostok. Ankaŭ Sunfloro sidas senvorte ĉe la tablo kaj malgaje rigardas al sia forta, granda "Amiko". Depost la morto de sia frato ŝi ofte vizitis la societon, sed ŝi silentis pli ol 44