Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
-- Ĉu li mortis? -- kaj mi sentis, ke miaj vortoj krie veis.

-- Ne! Li ne mortis ... sed tre grave li vundiĝis ... tre grave.

-- Kaj Sunfloro? Ilia patro?

-- Ili restis senvundaj ... Sed li, la malfeliĉulo. Ankaŭ li ... ankaŭ li, se ... Kiam li aŭdis

la unuajn pafojn, li iris eksteren por rigardi, kio okazas. Li estis ĉe la pordo, kiam

grenado trafis la domon de Lon Fu kaj ĝi detruis ankaŭ la pordon, ĉe kiu li staris.

Lignopeco detruis lian ventron ...

-- Terure! -- kaj mi devis fermi miajn okulojn pro la sanga bildo, kiun tiuj vortoj

aperigis antaŭ mi.

-- Frumatene, kun kelkaj el miaj kamaradoj mi kuris en la urbon kaj ... kaj ni portis la

malfeliĉulon en nian hospitalon.

-- Kaj la kuracisto, kion diras?

Koluŝ faris geston, kiu mortigis ĉiun esperon. Subite teruro kaptis mian koron pro li,

kiu estas nun ie en la militkaptitejo. Sed kiel? En kia stato?

-- Koluŝ, kion vi aŭdis pri la militkaptitejo? Ĉu Nadai?

-- Ĉu ankaŭ la militkaptitejo? ...

-- Oni diras.

-- Dio, Dio, miaj kamaradoj ... Ĉu ne sufiĉas, vi, kruela Dio?! Vi!

Kaj li forkuris.

La ...-an de ... 1920

Du tagoj pasis. Kiaj du tagoj! Mi pensis, ke mi freneziĝos. Japanoj patroloj marŝis sur

la stratoj. Ĉiumomente ili trumpetis. Japanaj rajdistoj galopis tra la urboj en ĉiu horo.

Ili haltigis la homojn, parolis en lingvo nekomprenebla por ni. Kaj mi sciis nenion pri

Paŭlo.

La kazernoj estis plenaj de rusoj soldatoj. Ili fariĝis militkaptitoj de la japanoj .... kaj

nun ili estas liberaj. Ĉiuj liberaj! La japanaj standardoj estas for de la domoj. Kial?

Politiko ... La politiko de la amerikanoj kaj angloj ne permesas venki la politikon de la

japanoj. Politiko, pro kiu miloj mortis en multaj siberiaj urboj. Dutaga venko, kiu

postlasis nur novajn orfojn, novajn vidvinojn kaj kiu vestas la vivantojn en funebran

koloron.

Nur hodiaŭ vespere mi revidis lin. Kion mi sentis? Mi ne havas vortojn por priskribi

miajn pensojn. Nur pri tio mi rememoras, ke niaj lipoj renkontiĝis la unuan fojon kaj

en la kiso silentas la viro kaj virino kaj mi ploris, ploregis.

La ...-an de ... 1920

Taglibro mia, kial mi devas skribi sur viajn paĝojn nur pri doloraj okazintaĵoj? La

taglibro de knabino devus esti la rememorigilo pri dolĉaj sekrotojn kaj vi, taglibro mia,

fariĝas tombejo, al kiu kun larma sento mi venas ĉiutage. Ĉiutage, ĉiutage!

Ankaŭ hodiaŭ mi enterigas ... Iĉio Pang, nia varmkora ĉina frato foriris. Li ne kantos

plu. Ni neniam plu vidos liajn brilantajn nigrajn okulojn. Neniam plu ni aŭdos lian

mildan voĉon. Iĉio Pang forlasis nin kaj ni funebras. Unu el la dolĉavortaj fratoj

silentiĝis.

41