You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
-- Nu, kiel plaĉis al vi, Amiko?

-- Nu, interesa ĉina kanto ĝi estis, sed eĉ unu vorton mi ne komprenis.

-- Ĉu vere ne? -- kaj Iĉio Pang ridas laŭte kaj longe. -- Mi kantis espenantlingve.

-- Ĉu?

-- Jes! Mi imitis la sonojn de la ĉinaj lingvo kaj muziko per Esperanto. Via

nekompreno montras, ke nia instruisto estas prava. Per nia lingvo oni povas fari ĉion.

Mi donis iluzion al vi pri tio, pri kio mi volis: pri la ĉina lingvo.

En tiu momento revenas Sunfloro kaj senvorte haltas antaŭ Koluŝ. Ŝi longe rigardas al

liaj okuloj, poste subite ŝi montras siajn manplatojn al li.

-- Ĉu al Amiko plaĉas tiel?

La manplatoj estas tute puraj. Ŝi forigis la ruĝan koloron de ili. Koluŝ sentas, kvazaŭ

tiuj manetoj nun karesus lian koron.

-- Kisinde belaj ili estas nun, Sunfloro -- li diras. -- Ili -- similas ... ili similas ... eh, mi

ne estas poeto, sed mi diras al vi, ke ili estas tre belaj ... Tamen mi pensas, ke vi estas

ĉinino kaj en la teatro la aliaj ĉininoj same ...

-- Nun mi ne pensas pli ili.

-- Sed vi devus pensi pri ili.

-- Ĉu Amiko venos en la teatlo?

-- Mi ne komprenas la teatraĵon en via teatro. Foje mi estis tie kun nia amiko Nadai.

Ankaŭ li komprenis nenion.

-- Venu, Amiko! Mi dilos al vi, kio signifas la ludo de la aktoloj.

Iĉio Pang, kiu ĝis nun staris flanke kaj rigardis la Amikon kaj sian fratinon, subite

aliĝas al la peto de Sunfloro.

-- Venu, Amiko! Por faciligi la aferon al vi mi rakontos jam nun la enhavon de la

teatraĵo.

-- Venu! Sunflolo dezilas, ke la Amiko venu. -- Ŝia mano karese tuŝas la bruston de

Koluŝ.

-- Nu, bone! Sed la enhavon ...

-- Tuj mi rakontos al vi. Eksidu ambaŭ! Ni havas tempon.

Koluŝ eksidas sur la barelon. Sunfloro eksidas sur la tablon. Iĉio Pang prenas lokon

por si sur malalta seĝeto. Li longe pensadas, kelkfoje rigardas al ili.

-- Amiko, vi devas scii, ke niaj teatraĵoj ofte havas pli ol cent aktojn kaj oni ludas ilin

dum semajnoj. Mi ne scias, kiu parto estos hodiaŭ tial mi rakontos la fabelon de la

tuta teatraĵo. Eŭropanoj malofte komprenas nian arton, ĉar ĝi estas plena de simboloj.

Do, aŭskultu!

Antaŭ multaj cent jaroj vivis princidino. La princidino de fabelo ĉiam estas belega.

Nia princidino ne apartenis al la belulinoj. Kripla ŝi ne estis, sed centoble plibela

knabino troviĝis eĉ en la dometo de la plej simpla kamparano. La princidino ne sciis

pri tio.

Ŝiaj haroj estis nek nigraj, nek brunaj, sed sunblondaj. La kombistino de la princidino

diris al siaj koleginoj: "Ŝiaj haroj similas al la lino kaj estas tiel akraj, ke ili vundas

miajn fingrojn." La kombistino havis tre delikatajn fingretojn.

Ŝiaj okuloj estis rondaj kaj markoloraj. Tiaj strangaj okuloj ne decas al vera ĉina

princidino. Ŝia nazo estis iom tro pinta, ŝia buŝo iom tro larĝa, ŝiaj vangoj iom tro

33