Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Du grandaj aŭtomobiloj. Unu kun rusa ŝoforo, alia kun japana soldatŝoforo. En tiu

lasta malgranda viro sidas. Li havas oficiran uniformon de la japana milita maristaro.

Li afable invitas la sinjorinojn al sia aŭtomobilo.

-- Li estas kapitano Oba. Li servas sur la milita ŝipo "Hi-Zen", kiun vi povas vidi tie

en la haveno -- Ŝaroŝi diras al sia amiko Nadai. -- Li ofte vizitas niajn kunvenojn en la

militkaptitejo. Rigardu, li havas la esperantan insignon sur sia uniformo. Li estas tre,

tre bona homo. Sed poste vi vidos, kia homo li estas.

La du aŭtomobiloj kuras, kuregas sur la vojo inter montoj al la militkaptitejo en

Pervaja Rjeĉka. La grandaj kazernoj staras sur monto kaj ĉirkaŭ ili estas ligna muro:

barilo. Ĉe la pordego de la barilo staras japanaj soldatoj, kiuj soldate salutas la gastojn,

rigardas la oficialan enirpermeson, malfermas la pordegon. La du aŭtomobiloj iras ĝis

la "Esperantista Kafejo" de la militkaptitoj.

Ho, kiom da homoj! Ĉiuj estas viroj kaj soldatoj, sed en diversaj uniformoj aŭ en

civilaj vestoj. Multaj venis nur por rigardi la gastojn. Virinoj, veraj virinoj en la

militkaptitejo! Ĉarmaj, eĉ belaj knabinoj kaj veraj knabinoj! Ne tiaj, kiaj en la teatro

de la militkaptitoj, kie nun la kostumoj kaj perukoj faras virinojn el la junaj viroj por

iluzio. La junaj knabinoj sentas, ke la granda interesiĝo estas por kaj pro ili. Al la

scivolaj okuloj ili ĉarme ridetas.

-- Nu, mi ne dezirus longe resti inter tiom da viroj -- diras ridete sinjorino Bogatireva

al Kuratov.

-- Mi pensas, ke ankaŭ ili ne dezirus vian longan restadon -- kaj Kuratov ridas pri sia

ŝerco.

-- Mi dankas pro la komplimento. Vi, vi, maljunega juna koro! -- Sed post momento ŝi

jam amike pace ridetas al sinjoro Kuratov.

La grupo de esperantistoj (ho, ili estas tre multaj!) staras antaŭ la kafejo. Ili kantas la

esperantan himnon laŭ la nova melodio. Unu el ili salutas la gastojn. Estas gastoj ne

nur el Nikolsk Ussurijsk. Ĉeestas kolonelo de la ĉeĥa legio, unu franca samideano, du

anglaj kaj unu amerika soldatoj. Poste la gastoj kaj la mastroj iras en la kafejon.

Simpla kazerna ĉambro kun du longaj tabloj, kvar benkoj, kelkaj seĝoj. Ne ĉiu povas

havi sidlokon. Ne gravas! Sur la muroj estas murgazeto. Ĝi havas grandlitere la

novaĵojn en la esp. movado. Ankaŭ verda standardo kaj diversaj bildoj pendas sur la

muroj. Sur la tabloj kuŝas diversaj esp. gazetoj, kiujn sinjoro Vonago donacas

ĉiumonato al la grupo. La plej interesa objekto estas la "Verda Stelo", kiu tute ne estas

stelo, sed monata gazeto de la militkaptitoj. La plej bonaj esperantistoj de la

militkaptitejo redaktas, skribas, per bildoj plibeligas ĝin nur en unu ekzemplero. Tiuj

numeroj de la gazeto estos interesaj objektoj por Esperanto Muzeo, se venos tempo,

kiam la esperantistaro havos ankaŭ internacian muzeon.

Ankaŭ esperantaj libroj estas, sed ili iras de mano al mano. La unua originala verko de

Julio Baghy "Li kaj Ŝi" jam estas tute malpura, la folioj falas el ĝi. La germanaj

esperantistoj havas bonajn vortarojn, lernolibrojn. La hungaroj, kiuj ne scias la

germanan lingvon, uzas tiun vortaron, kiun la supra verkisto kunmetis kaj mane

skribis por ili. Ĝi estas en du ekzempleroj. Unu el ili havas kiel amikan donacon,

Ŝaroŝi, lia plej bona fratamiko.

27