Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Ĉapitro 7: En Vladivostok

Kelkaj el la membroj de la malgranda kurso alvenis per la matena vagonaro el Nikolsk

al Vladivostok. Ĉe la stacidomo atendis ilin sinjoroj Vonago kaj Ŝaroŝi, el la

militkaptitejo de la japanoj. La unua tenis alte malgrandan esperantan standardon, la

dua kuris preter la vagonoj por trovi sian amikon Nadai. Li trovis facile lin, ĉar ankaŭ

Marja Bulski eltenis similan standardon tra la fenestro de la kupeo, en kiu sidis Nadai,

Kuratov, Valja Smirnova, Eŭgenia Tkaĉeva, Bogatireva kaj ŝi.

Post la reciproka saluto nun ili marŝas jam sur la ĉefa strato de la urbo. Altaj domoj,

multaj komercejoj, sed la karaktero estas ne eŭropa, sed orienta. Ili rigardas al la

haveno, en kiu multaj ŝipoj senmove ripozas, atendas la el- kaj enŝipigon de

komercaĵoj. Ankaŭ grandaj militŝipoj pace mutas nun ĉe la bordo.

Nadai, kiu la unuan fojon vidas la maron, haltas sur la vojo kaj rigardas ĝin.

La maro estas tre interesa. Rigardu, Marja, de tie ĉi ni povas vidi la tutan havenon

"Ora Korno" kaj tie jam ankaŭ la liberan maron. Ĝi estas belega! Ĉu ne?

-- Mi malŝatas tiun ĉi maron kaj mi antaŭsentas, ke mi malamos ĝin.

-- Kial? Mi trovas ĝin belega.

-- Jes, ĝi estas belega, sed tre senkora. Ĝi disigos nin por ĉiam.

-- Sed la maro estas samtempe vojo por retrovi la malproksiman amikon.

-- Ĉu vi kredas tion? Ho, vi granda optimisto.

-- Jes, mi volas kredi tion, vi, malgranda pesimistino.

La propono de sinjoro Vonago rompas la malgajan interparolon de la du geamikoj.

-- Gesinjoroj. -- li diras -- mi invitas vin unue al la hejmo de la Vladivostoka

Esperanto Societo. Tie ni matenmanĝos, ĉar ĝi estas en mia oficejo. Vi scias, ke mi

estas urba notario kaj mi havas oficialan laboron, sed mi liberigos min por hodiaŭ. Mi

havas helpnotarion en la oficejo. Ankaŭ li estas nia malnova samideano. Poste ni

veturos per aŭtomobilo al Pervaja Rjeĉka, al la militkaptitejo. Ĉu bone?

La gastoj konsentas. Post mallonga tempo la tuta societo jam estas en la notaria

oficejo.

-- Bonvolu veni en la bibliotekan ĉambron! Ĝi estas nia kunvenejo. Tie estos pli

agrable -- sinjoro Vonago invite malfermas la pordon.

Ho, kiom da libroj! Sur la muro, inter du belaj verdaj standardoj, pendas la portreto de

D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Sub la bildo pendas en

kadro kelke da leteroj, kiujn la aŭtoro mem skribis al la Vladivostoka Esperanto

Societo. Sur la tablo atendas la prozo: la bona matenmanĝo. La rigardoj tuŝas la

prozon, sed la oreloj aŭdas poezion: gramofono aŭdigas la himnon de la esperantistoj.

Ĉe la gramofontablo staras maljuna, senhara sinjoro. Li afable salutas la gastojn.

25