Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
-- Ĉu vi bone rememoras pri ĝi? ... Nu, diru kaj ni kontrolu la tradukon! Atendu! Mi

nun serĉas la originalon. Jen mi trovis ĝin ...

Nadai bele, sente diras la tradukon kaj Marja kontrolas.

-- Ho, belega estas ili ambaŭ -- ŝi diras ĉe la fino.

Ili longe parolas pri la pola, poste pri la hungara literaturoj. Ankaŭ pri la esperanta

literaturo, al kiu la poloj donis talentajn homojn: Kazimir Bein, Leo Belmont, J.

Wasznewsky. Kompreneble, ankaŭ la rusoj donis.

-- Ho, tamen ĝi estas tre malriĉa! -- diras Marja.

-- Hodiaŭ ĝi estas malriĉa, sed ĝi estas vivopova. Atendu! Post unu-du jardekoj ...

Niaj verkistoj, poetoj ĉiam volas doni perfektecon al la lingvo. Iliaj verkoj instrue

helpas en la bela parolo de la lingvo kaj ilia laboro ĉiam faras utilan servon por nia

nova kulturo.

-- Ĉu vi vere kredas tion?

-- Mi estas certa pri tio, ke tiu granda amo, tiu nobla laboro, kiujn multaj miloj jam

donis al Esperanto, ne povas resti sen bonaj fruktoj. Hodiaŭ estas 1919, estas milita

kaj revolucia tempo, sed post unu-du jardekoj ...

-- Ho, kien vi flugas? Restu en la nuna tempo. Ne pensu, ke mi ne komprenas vin. Sed

nun mi pensas pri tio, ke nia societo ne havas esperantajn librojn, gazeton. Por bone

lerni lingvon la homoj devas legi literaturaĵojn. Tiel ni lernas ami ankaŭ nian patran

lingvon kaj tiel mi lernis ankaŭ la rusan kaj germanan lingvojn. Pensu pri tio!

-- Mi jam pensis ofte pri tio.

-- Kaj kion ni faru? -- kaj Marja demandas eĉ per sia rigardo.

-- Mi ne scias. Mi havas nur dek librojn. Akceptu ilin por la societo. La komenco

estas ĉiam malfacila.

-- Mi dankas ilin en la nomo de la kurso. Sed ĉu vi ...

-- Ho, mi jam ofte legis ilin. Sed unu libreton mi retenas. Ĝi restu memoraĵo.

-- Pri kio? Pri kiu?

-- Pri tago, kiam mi ploris kiel la infano.

-- Ĉu vi ne volas aŭ ne povas rakonti al mi pri tio?

-- Se vi deziras, volonte.

-- Ho jes, rakontu, rakontu, kara ... kara -- instruisto!

-- En 1916 mi estis en la militkaptitejo en Berezovka. Estis la monato Novembro aŭ

Decembro. La tuta tero vestis sin en blankan kostumon. Ekster la kazernoj estis

granda malvarmo. En la kazernaj ĉambroj estis malbona aero. Tie ni kuŝis, rigardis al

la plafono kaj nur kelkfoje ni parolis unu al la alia. Ni, hungaroj, havis malbonan, tre

malbonan humoron. La germanoj havis pli bonan humoron, ĉar ili ĉiutage ricevis

leterojn, pakaĵojn el la malproksima hejmlando. Ilia milita poŝto estis bonega. Ni,

hungaroj, tre malofte ricevis kelkvortan sciigon de niaj gepatroj, edzino, fianĉino kaj

gefiloj. Kial? Mi ne scias. Sed estis tiel. Ankaŭ nun estas tiel. La lastan leteron de mia

patrino mi ricevis en Februaro de 1917.

Foje la poŝtisto de la kazerno venis al mi. Li donis sciigon pri pakaĵo, kiu venis al mia

nomo. Mia koro forte batis. Pakaĵo el la hejmo! Pensu, kion ĝi signifas por tiaj orfaj

homoj, kiel ni estas. Mi iris, ne, mi kuris al la poŝtoficejo. Mi ricevis la pakaĵon. Sur

ĝi estis la manskribo de mia kara patrino. Vi ne povas prezenti al vi, kion mi sentis en

23