You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Ĉapitro 6: Intima vespero

Paŭlo Nadai sidas ĉe la tablo. Lia rigardo flugas de objekto al objekto en la pura

ĉambro de rusa hejmo. Kun intereso ĝi haltas ĉe la granda ĝisplafona forno. Ĝi estas

tiel dika, ke nur du homoj povas ĉirkaŭpreni ĝin. Lia rigardo haltas ĉe la sanktaj bildoj

sur la muro. Malnovaj ili estas. La jaroj lasis sian signon sur ili ... La muroj estas

blankaj. Neniu pensas pri tio, ke la tuta domo estas ligna domo. Nur la bruna plafono

montras tion. ... Ho, kiel simplaj, sed fortaj estas la mebloj! Tiuj seĝoj havas forton

por cent jaroj kaj tiu ĉi tablo montras, ke la laboristo, kiu faris ĝin, pensis pri jarcenta

servo. Ĉio en la ĉambro estas kortuŝe simpla kaj parolas pri la honesta malriĉeco de la

familio.

Sur la tablo estas blanka tuko. Hejma laboraĵo. Malgrandaj teleroj. Sur ĉiu estas

simpla glaso kaj kulereto. Sur pli granda telero kuŝas bruna rusa pano. La mastrino

faris ĝin. Maldekstre de la mastrina loko sur la tablo staras la plej luksa objekto de la

rusa hejmo: la samovaro. Ĝi estas la simbolo de la familia vivo. Ĝia muziko intimigas

la kuneston dum la longaj vesperoj, kiam la tuta familio sidas ĉirkaŭ la tablo kaj

parolas pri la tago, aŭ silente sonĝas pri pli bona tempo. Kiu ne konas la rusan

samovaron, tiu ne povas scii, kion ĝi signifas en la familia vivo de la rusoj. La

samovaro estas poezia objekto, eĉ poezio. Nun ĝi staras jam sur la tablo, zume

muzikas kaj atendas la mastrinajn manojn.

Ankaŭ Paŭlo Nadai atendas la mastrinon, tiun mastrineton, kiu invitis lin al la

senluksa tablo de sia hejmo. La rigardo de Nadai haltas ĉe la pordo kaj ĝi restas tie ĝis

la enveno de Marja Bulski.

Marja havas sur si festotagon gimnazian uniformon. Ŝi pardonpete ridetas al sia gasto.

La gasto sen pardonpeto pardonas. Li pensas: tia estas tiu ĉi knabino, kia estas la maja

sunrido, kiam la juna koro kantas himnon al la Sinjoro de la alta ĉielo.

-- Ĉu mi longe atendigis vin?

-- Ne! Estis bone resti sola en via hejmo.

-- Ho, ĝi estas tre malriĉa, tute ne luksa. Mia patro estas simpla laboristo.

-- Mi ne vidis lin. Ĉu li ne estas hejme?

-- Tre malofte ni vidas lin. En ĉiu jaro nur unufoje, kiam li revenas al ni el Kamĉatko

por unu monato. Li laboras tie en la ... en la ... ho, mi ne konas tiun vorton!... nu, en

tiu loko, kie la homoj trovas tiun flavan ŝtonon, el kiu estas ankaŭ la fianĉina ringo.

-- Mi komprenas. Li laboras en la orminejo.

-- Jes, en la cara, nun jam ne cara orminejo. Dekunu monatojn ni estas solaj sen patro.

Mia patrino ne estas tre sana kaj forta. Mi helpas al ŝi ĉe la hejma laboro kaj ĉe miaj

gefratoj. Jes, mi havas gefratojn. Kvar! Jes, kvar gefratojn! Ĉu vi deziras vidi ilin?

-- Ho, jes! Tre volonte. Mi ŝatas la infanojn.

21