You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
-- Vi havas denove proponan humoron -- kun rido diras la maljuna poŝtoficisto.

Ankaŭ la aliaj ridas. En vere bona humoro ili iras el la Popola Domo al la diversaj

direktoj.

Marja Bulski kaj Paŭlo Nadai havas la saman direkton. Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia

fratino iras kun ili ĝis la strato, kie estas la ĉina kvartalo de la urbo.

-- Sinjoro instruisto, se plaĉas al vi, mi invitas vin al la ĉina teatro. Hodiaŭ vespere

venu al mi. Nia teatro estas tre interesa ankaŭ por vi, ĉar ĝi ne estas tia, kia estas la

via.

-- Bone! Sed ĉu via patro jam estas pli sana ol antaŭ tagoj?

-- Ne! La kuracisto diras, ke lia malsano venas de lia maljuna koro. Li donis

medikamenton al li, sed ĝi ne helpas multon.

-- Kaj vi, fraŭlino Sunfloro, ĉu vi jam ne estas malamikino de nia lingvo?

Sunfloro ne respondas. El la tuta frazo ŝi komprenis nur sian nomon. Ŝi rigardas al sia

frato. Iĉio Pang helpas al ŝi. Ŝi fermas siajn okulojn, nelonge pensas pri la demando,

malfermas la okulojn kaj tre ĉarme respondas.

-- Sunflolo... amas Espelanto... bona Espelanto... bona amiko Sunflolo... jes... jes!

La instruisto faras grandajn okulojn. Iĉio Pang ridas.

-- Mi diris al ŝi, ke ŝi estas sur la vojo al Esperanto, sed ŝi neis. Nun ŝi jesas. Kiam nia

Amiko estas ĉe mi kaj ni konversacias, ŝi atente aŭskultas, demandas la vortojn, kiuj

restis en ŝia kapo. Tia estas mia fratino.

-- Lernu la lingvon, Sunfloro -- diras Nadai.

Ŝi komprenas la frazon sen la helpo de la frato. Ŝi faras la samajn fermon kaj

malfermon de la okuloj.

-- Ne!... Mi... Sunflolo... ĉinino -- kaj ŝi montras al si.

-- Sed vi estas moderna ĉinino kiel via frato estas moderna ĉino. Ankaŭ viaj piedoj

montras tion. Viaj gepatroj ne malgrandigis perforte ilin tiel, kiel tiujn de multaj

ĉininoj. Vi havas modernan kapon, modernajn piedojn.

El la longaj frazoj Sunfloro komprenis nur du vortojn: "moderna ĉinino" kaj ŝi

komprenis la montron per la mano al siaj piedoj. Ŝi pripensas kaj respondas.

-- Sunflolo modelna ĉinino -- kaj ŝi montras al siaj piedoj -- Sunflolo nemodelna

ĉinino -- kaj ŝi montras al sia koro.

Ŝi estas tiel ĉarma, tiel infana, ke Marja Bulski ĉirkaŭprenas kaj kisas ŝin. Nadai kaj

Iĉio Pang ridas, sed ne longe.

Tiu kiso de Marja Bulski, de blanka knabino al ĉina knabino sur la strato de tia urbo,

kie la ĉinoj ofte sentas, ke la blankaj homoj malŝatas ilin, estis tre kortuŝa kaj tute ne

ordinara. Sunfloro kun blanka vizaĝo kaj kun nekomprena rigardo staras, staras kaj ŝi

ne forprenas sian rigardon de Marja. Iĉio Pang bone komprenas sian fratinon.

-- Ĉu mi faris malbonon al vi, Sunfloro? -- demandas Marja. -- Mi montris al vi, ke vi

plaĉas al mi, ke mi amas vin. Pardonu, Sunfloro!

Sunfloro nur staras, senvorte rigardas ŝin. Marja Bulski havas ploran humoron.

-- Nu, Iĉio Pang, diru al ŝi, ke mi kisis ŝin, ĉar ŝi estas mia malgranda ĉina fratino. Ĉu

la blankaj knabinoj kaj ĉinaj knabinoj ne estas egalaj?

19