You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Ĉapitro 4: Leciono en la parko

Estas bela varma tago. La vetero donas bonan humoron al la homoj, kiuj deziras

promenon en la "urba parko". Nu, parko ĝi ne estas. La ne granda ĝardeno kuŝas

malantaŭ la Popola Domo. Ĝiaj maljunaj arboj havas verdan veston. Flav- kaj

ruĝkoloraj floroj petas atenton de la okuloj kaj ankaŭ akvon petas de tiu, kiu faris la

tutan mondon. Nun la mallarĝaj promenvojoj estas orfaj; lacaj homoj ne sidas sur la

malnovaj benkoj sub la arboj.

Hodiaŭ estas grava tago en la urbo. La nomo de tiu ĉi tago havas ruĝan koloron en la

rusa kalendaro. Sed nun ne sole en la kalendaro estas ruĝa koloro. Ankaŭ la domoj

havas ruĝan veston, ankaŭ la koro de la homoj havas ruĝan senton. Granda politika

kunveno estas en la Popola Domo.

La gelernantoj de la kurso staras antaŭ la pordo. La rusa politiko ne interesas ilin. Ili

ne estas rusoj. Nur sinjorino Bogatireva kaj du el la gimnaziaj lernantinoj: fraŭlinoj

Smirnova kaj Tkaĉeva. La politiko ne estas sinjorina afero kaj la knabinoj ne

komprenas ĝin. Nur sinjoro Kuratov, la maljuna poŝtoficisto pensas pri ĝi, sed li

apartenas al malnova mondo. La nuna politiko ne plaĉas al li. Li ne parolas pri tio. Li

servas fidele en la kontoro.

-- Revoluciaj tempoj -- li diras -- kaj en tiuj tempoj la homoj ne scias, kion ili vere

deziras. Hieraŭ estis unu caro. La soldatoj deziris bonan sanon al la caro: hodiaŭ estas

multaj caroj kaj la soldatoj deziras la samon al multaj caroj. Mi aŭdis, kiam oficiro

diris al la soldatoj: "La caro jam ne estas caro." Bone! Egale! Kaj kiam la soldatoj

marŝis en la kazernon, ili kantis la caran himnon. Novan kanton ili ne havis. Al mi

estas egale, ĉu caro, ĉu caroj. Nur estu homa kompreno! En la revoluciaj tempoj estas

homoj, kiuj havas kaj havis diversajn kolorojn. Tian koloron, kian deziras la politiko

de la tago. Ili estas kameleonoj. Mi ne havas koloron.

-- Nu, sinjoro Kuratov, vi ne diras la puran veron. Ankaŭ vi havas koloron, kiun vi pli

ŝatas. Via koloro estas la verda. Ĉu ne? -- Per tiu parolo fraŭlino Smirnova tuŝas

malfortan punkton de la maljuna sinjoro.

-- Ĉu la verda koloro? -- kaj Kuratov longe restas sen vortoj. -- Nu, jes! Vi ne

malbone parolis. Vere, la verda koloro plaĉas al mi ... Sed, gesinjoroj, ĉu ni staru ĉi

tie?

-- La sinjoro instruisto ne venis. Ni atendu! Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia amerika amiko ne

ĉeestas. Ni atendu! -- kaj en la vortoj de Marja Bulski estas sekreta peto.

Kuratov jese respondas per la kapo. Sinjorino Bogatireva havas proponon, kiun la

gesinjoroj akceptas.

-- Ni iru en la parkon -- ŝi diras. -- Sinjoro Lekko, atendu ĉe la pordo de la ĝardeno.

Mi estas laca. Hodiaŭ mi laboris multe en mia hejmo. Nu, ĉu bone?

11