Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
UNU INTERESA ESPERANTA ARANĜO

Ĵus forpasis unu jaro post la malĝoja

evento, kiam tragike mortis aktiva esperantisto,

vicprezidanto kaj sekretario de E-

Klubo en Olomouc kaj longjara membro de

IKUE frato inĝ. Jozef Novák. Li tre ŝatis perpiede

atingi eĉ pli

longajn celojn. Foje

li surprizis per la

vizito fraton Miloslav

Šváček, atinginte

lian loĝejon en

vilaĝo Penčice perpiede

el Olomouc

tra pilgrimloko Dub

nad Moravou, kaj

de tie denove piedire

al Olomouc.

Lia ŝatata piedirado fariĝis por li antaŭ unu

jaro tragika, kiam dum transirado de la ŝoseo

en Olomouc-Černovír lin grave vundigis

aŭtomobilo, kaj sekve de tio post longedaŭra

suferado li mortis. Entombigita li estas en

vilaĝo Čelčice (distrikto Prostějov), kie li

plenumis funkcion de bibliotekisto ekde la

jaro 2002 ĝis la 31-a de aŭgusto 2009.

Foje dum muzikista prezentiĝo en Čelčice,

interparolante kun tieaj civitanoj, mi

hazarde aludis Esperanton. Tuj ili atentigis

min, ke sur la loka tombejo estas entombigita

esperantisto inĝ. Jozef Novák, kiu tie

S-anoj Jan Duda kaj Ladislav Láni ĉe tombo de

frato inĝ. Jozef Novák en Čelčice

78

edziĝis. En Čelčice oni rememoras lin kiel

bonan, laboreman kaj helpeman homon, kiu

ĝis sia morto loĝis en Olomouc. Li estis kelkfoje

ankaŭ gasto de nia E-Klubo en Přerov.

Tuj en mia kapo aperis ideo organizi viziton

de lia tombo en Čelčice. La membroj de

E-Klubo en Olomouc volonte akceptis la

proponon kaj en la 12-a de julio do okazis

rememore al frato Jozefo vizito de lia tombo

en Čelčice. E-Klubon en Olomouc reprezentis

s-anoj Jan Duda kaj Ladislav Láni. Post

rememoro omaĝe al frato Jozefo nome de

E-kluboj en Olomouc kaj Přerov, ni dum

35-grada varmego foriris al proksima banloko

Skalka, kie post refreŝiĝo per minerala

akvo el tieaj fontoj ni renkontiĝis kun

“Banloka koncerto” de kvarteto (de maldekstre):

Jan Duda, Milan Kaděra, Václav Nosek kaj

Josef Kuchař.

pluaj du muzikistoj s-roj Milan Kaděra kaj

Josef Kuchař. Venis ankaŭ prezidanto de

E-Klubo el Prostějov s-ano Jaroslav Liška.

Ni sidiĝis en ombraĵo apud akvofontoj Jan

kaj Julinka. Unue nia kvarteto ludis omaĝe

al nia mortinta kunfrato Jozef Novák. Poste

ni komencis ludi por aŭskulto, kantado kaj

bonhumoro de la banlokaj gastoj kaj loĝantoj

de Skalka, kiuj aŭdante nekutiman kaj

neantaŭanoncitan “koncerton” de nia kvarteto,

kolektiĝis ĉirkaŭ ni. Ĝi estis bela,

digna posttagmezo kaj la ĉeestantaj aŭskultantoj

esprimis la deziron, ke pli ofte ripetiĝu

nia vizito de tiu ĉi loko.

Tiu ĉi aranĝo, kiun partoprenis reprezentantoj

de E-kluboj el triangulo Olomouc-

Prostějov-Přerov, sukcese kontribuis al reciprokaj

klubaj kunlaboraj rilatoj.

Václav Nosek